Mary Elizabeth Turner Salter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Elizabeth Turner Salter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1856 (1856-03-15)
en Peoria
Morto 1-an de januaro 1938 (1938-01-01) (81-jaraĝa)
en Orangeburg
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantistokomponisto
vdr

Mary Elizabeth TURNER SALTER (la 15an de marto 1856 – la 12an de septembro 1938) estis usona soprana kantistino kaj komponistino [1][2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Peoria, Ilinojso, la filino de Jonathan kaj Mary E. Hinds Turner. Ŝi edukiĝis ĉe la Burlington mezlernejo en Burlington, Iovao kaj de frua aĝo ŝi ricevis muzikan trejnadon studante ĉe la Nova Anglia Konservatorio de Muziko de Bostono.

Mary Elizabeth Turner fariĝis bonega pianisto kaj fama mezosoprano, prezentante kaj donante recitalojn en pluraj ŝtatoj, California, New York, Illinois, Atlanta kaj Massachusetts, kie ŝi plej ofte prezentis artajn kanzonojn; ŝi ankaŭ ludis religian muzikon en preĝejoj. Plie, ŝi laboris kiel voĉinstruisto en la Instituto Wellesley de Massachusetts.

En 1881, je sia 25ª jaraĝo ŝi edziniĝis al la orgenisto Sumner Salter. Dum sia familio estis kreskanta, Mary Turner Salter retiriĝis de sia kantkariero kaj dediĉis sin al komponado, instruado kaj akompano de aliaj artistoj.

Ŝia unua "serioza" komponaĵo estis “Akvolilio” (A Water-Lily) kiun ŝi verkis kiel donacon al sia edzo. Li instigis ŝin daŭrigi ŝiajn muzikajn agadojn. Sumner Salter foje estis ŝia muzika kunlaboranto: li prezentiĝis kun ŝi ĉe la inaŭguro de orgeno por la Unua Metodista preĝejo de Atlanta (1885) kaj ofte li helpis al ŝi prepari komponaĵojn por publikigo, ĉar ŝi ne prenis formalajn lecionojn pri komponado.

En intervjuo ĉe Los Angeles Times (1910) la komponistino modeste menciis ke ŝi komence ne opiniis ke ŝiaj komponaĵoj meritis multe da atento, dirante ke ili estas simplaj organikaj procezoj de memesprimo, ofte inspiritaj de ŝiaj ĉiutagaj agadoj kiel edzino kaj patrino de kvin infanoj. La intervjuisto aldonis: "Fakte, estas ĉarme aŭdi ŝin diri, ke ŝi “inventis” ilin dum ŝi okupiĝis pri esence virinaj hejmaj okupoj kiel bakado, kudrado, aĉetado kaj aliaj hejmaj taskoj de la ĉiutaga vivo. "Kontenteco", ekzemple, estis verkita dum ŝi estis okupata farante kukojn kaj, kun rava sento de humuro, sinjorino Salter aldonas ke la kuko, malgraŭ la amuzo, estis sukceso.

Estas ankaŭ facile vidi ŝian patrinan inspiron kune kun tuŝo de milda humuro en la infanaj kantoj, kiujn ŝi komponis.

Kelkaj el ŝiaj plej rimarkindaj koncertoj estis en recitaloj kune al ŝiaj kolegaj komponistoj, el kiuj Amy Beach iĝis la plej fama. La gazetaro eĥis ŝian sukceson: "Mary Turner Salter: virino el Illinois akiras famon kiel kantisto kaj komponistino; La kanzonoj montras grandan multfacetecon". (Los Angeles Times, 1910)

Ŝiaj kanzonoj estis aparte popularaj ĉe la Nov-Jorkaj koncertoj, kie ŝi foje akompanis prezentojn de siaj propraj verkoj, kiam kantistoj kiuj prezentis eŭropan repertuaron, ofte finis per verko de usona komponisto. La kanzonoj de Mary Elizabeth Turner Salter estis popularaj elektoj por tiu parto de la programo. La fama elmigrinta kontralto Ernestine Schumann-Heink estis speciala ŝatanto de la kanzono de Mary Salter “The Cry of Rachel”, prezentante ĝin plurfoje en Nov-Jorko.

La kontribuo de Mary Salter al la usona klasika muziko okazas ĉefe en la ĝenro de arta kantado. Ŝia kompona stilo montras specialan atenton al la intonacio de la poezio kaj al ĝia potencialo por la muzika ilustrado, kun momentoj de dramo same kiel kortuŝa eleganteco.

Ŝi mortis en Orangeburg, Nov-Jorkio. Ŝi estis unu el la fondantaj membroj de la usona Societo de Virinaj Komponistoj [3].

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 201 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Turner verkis proksimume 130 kantoj. Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • The Cry of Rachel
  • Song of April
  • A Der Schmetterling (from Three German Songs) (teksto: Heinrich Heine)
  • Love's Epitome (ciklo de kvin kantoj)
  • Foreign Lands (teksto: Robert Louis Stevenson)
  • Life (from Five Songs) (teksto: Paul Laurence Dunbar)
  • The High Song (teksto: Humbert Wolfe)
  • Wandrers Nachtlied (teksto: Johann Wolfgang von Goethe)[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marquis, Albert Nelson. (1938) Who's who in New England, 2nd Edition.
  2. Etnier Villamil, Victoria. (2004) A Singer's Guide to the American Art Song: 1870-1980. Maryland: Scarecrow Press. ISBN 9781461655992.
  3. Block, Adrienne Fried. (1998) Amy Beach, passionate Victorian: the life and work of an American composer. Oxford University Press. ISBN 0-19-507408-4.
  4. Composer: Mary Elizabeth Turner Salter (1856-1938). Alirita 16 October 2010. [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]