Marzieh Vahid Dastĝerdi
| Marzieh Vahid Dastĝerdi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1959 (67-jaraĝa) en Teherano | ||||
| Ŝtataneco | Irano | ||||
| Alma mater | Teherana universitato | ||||
| Partio | Zeynab Society (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Seifollah Vahid Dastjerdi (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto ginekologo kuracisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marzieh VAHID DASTĜERDI (naskiĝis en 1959) estis ekde la 3-a de septembro 2009 la unua virino, ministro de Irano. Ŝi estras la ministrejon pri sano. Ŝi estis elektita de la irana parlamento per 175 voĉoj, 82 kontraŭvoĉoj kaj 29 ne-esprimoj.[1] Du aliaj virinoj, proponitoj de la irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad — Sausan Keŝavarz (kiel ministrino pri edukado) kaj Fateme Aĝarlu (kiel ministrino pri sociaj aferoj kaj asekuroj) — estis malakceptitaj de la meĝliso.[2]
Profesie Marzieh Vahid Dastĝerdi estas ginekologo. De 1992 ĝis 2000 ŝi estis deputito de la irana parlamento kaj subtenis en 1998 leĝoproponon [3], kiu postulis laŭŝarian apartigon de viroj kaj virinoj, ankaŭ en malsanulejoj. Ŝi estas la edzino de Hossein Schariatmadari, ĉefredaktoro de la gazeto Kayhan.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Majlis endorses 18 ministers, one woman Arkivigite je 2009-09-06 per la retarkivo Wayback Machine PressTV de la 3-a de septembro 2009 angle
- ↑ Virino unuafoje ministrino en Irano Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- ↑ Appendix: Chronology of Events Regarding Women in Iran since the Revolution of 1979 angle
- ↑ Ahmadineschad gewinnt den Machtkampf gegen das Parlament (=Ahmadineschad gajnas la batalon kontraŭ la parlamento) zeit.de de la 3-a de septembro 2009 germane

