Masaru Arai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Masaru ARAI (japane : 新井優, Arai Masaru), naskiĝis en 1952) estas japana amatora astronomo.

En kunlaboro kun Hiroshi Mori, li kunmalkovris 45 asteroidojn. La 5-a de januaro 1991 li malkovris la kometon C/1991 A2 (Arai), kiu, en 2009, rimarkiĝis per elsendo de ikso-radioj[1].

La asteroido 21082 Araimasaru[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. X-ray from comets (ikso-radio el kometo) el Videolectures.net (angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser : 21082 Araimasaru (1991 TG2) (angle)