Masko (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karlo Jung uzis la terminon persona por nomi la karakteron kiun ni penas prezenti publike, por kaŝi nian realan sed neniel idealan karakteron. Tiu vorto persona estis latina vorto, kiun uzis teatristoj por traduki la helenan vorton prosopon, kiu signifis "masko". En dramoj, la aktoroj metis maskojn antaŭ siajn vizaĝojn, por indiki kiun rolon ili prezentas. Ofte unu aktoro ludis plurajn rolojn, distingante ilin per specifaj maskoj.

Simile, ĉiu reala persono havas plurajn rolojn en la vivo. Plej elstara estas la publika rolo, kiu multe varias de la privata vera karaktero de la koncerna persono. Ĉiu el ni volas kaŝi siajn "sekretojn", hontas pri iuj aŭ aliaj trajtoj, kredas ke "se oni nur scius kia mi vere estas, ili tute ne respektus min". Patrino sentas devon publike prezenti sin kiel amoplenan, koncernoplenan, kun sia edzo publike volas montri ke ili estas feliĉa kunakordanta paro, kc. kc. Eĉ kvankam en la hejmo, malpublike, ili interkverelas, la patrino multe preferus havi karieron, amas alian viron, ktp. Profesiulo sentas devon prezenti sin al la publiko laŭ certa skemo, certa karaktero, kaŝi siajn malcertojn, dubojn, enuiĝon pri siaj klientoj, devas kredigi ke li respektas sian superulon kaj submetas sin al ties deziroj, kc. kc. kc.

Tiaj estas la maskoj kiujn ni prezentas al la publiko. Egale grave, eĉ private ni kaŝas de niaj konatoj, niaj amikoj, niaj infanoj, niaj edz(in)oj, eĉ de ni mem diversajn kutimojn, karakterizaĵojn, emojn, supozojn, konjektojnkredojn...kaj emociojn.

Prezenti maskon publike ŝajnas esti neeviteble. Sed kredi sian propran maskon, kaj peni subpremi onian naturan karakteron favore al la pretendata naturo de la masko, povas konduki al psikologiaj problemoj, eĉ kelkfoje al psikopatologiaj problemoj.