Jules Massenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Massenet)
Jules Massenet
Persona informo
Jules Massenet
Naskonomo Jules Émile Frédéric Massenet
Naskiĝo 12-an de majo 1842 (1842-05-12)
en Montaud
Morto 13-an de aŭgusto 1912 (1912-08-13) (70-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo cemetery in Égreville vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio de Parizo • Lycée Saint-Louis vd
Subskribo Jules Massenet
Familio
Dinastio Massenet family vd
Patro Alexis Massenet vd
Gefratoj Auguste Massenet vd
Edz(in)o Ninon de Gressy vd
Infanoj Juliette Massenet vd
Profesio
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto • libretisto • orgenisto vd
Verkado
Verkoj Werther ❦
Manon ❦
Don Quichotte ❦
Cendrillon ❦
Tais ❦
Hérodiade vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jules Émile Frédéric Massenet (naskiĝis la 12-an de majo 1842 en Montaud ĉe Saint-Étienne, mortis la 13-an de aŭgusto 1912 en Parizo) validas kiel plej grava franca operokomponisto de la finiĝanta 19-a jarcento.

Afiŝo pri „Roma“ de Georges-Antoine Rochegrosse.

Li estis la plej juna el dek unu gefiloj de oficirfamilio. Lia patrino donis al li la unuan muzikinstruon. Jam dekunujara (1853) li ricevis unuan edukadon ĉe la Konservatorio de Parizo de Ambroise Thomas kaj Charles Gounod kaj finis tie sian studon en 1863, kiam li tie gajnis la Premion de Romo (france Prix de Rome). Tiutempe li renkontis ankaŭ Franz Liszt.

En 1871 li estis kunfondinto de la Société Nationale de Musique kaj en 1878 li membriĝis en la Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts). Ekde 1878 ĝis 1893 li estis profesoro por kompozicio ĉe la Konservatorio kaj i.a. instruis George Enescu kaj Gustave Charpentier.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jules Massenet en 1910