Matarija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matarija
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 11′ N, 32° 2′ O (mapo)31.18333333333332.033333333333Koordinatoj: 31° 11′ N, 32° 2′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Matarija (Egiptio Nildelto)
Matarija (Egiptio Nildelto)
DEC
Matarija
Matarija
Situo de Matarija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matariya [+]
vdr

Matarija (arabe المطرية) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Matarija loĝis 199 009 en 2021 laŭ Anglalingva Vikipedio; 149 737 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Matarija kuŝas laŭ marborda lago Manzala, tamen en ties kontinenta parto. Praktike la loko estas fiŝkaptista haveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo konsistis el du apartaj insuloj ĝis 1903, poste la registaro dekretis la unuiĝon sub la nomo Matarija. Transportado inter la du insuloj estis per lignaj boatoj ĝis la akvovojo apartiganta la insulojn estis sekigita. La unuaj brikdomoj en la grandurbo estis konstruitaj en la 1750-aj jaroj kie la tegmentoj estas faritaj el ligno. La urbo ludis rolon dum la franca okupado de la lando. La fiŝkaptistoj aliĝis al la rezistaj fortoj kaj 100 fiŝkaptistaj boatoj batalis la francojn. Nature la francoj okupis la areon en 1798. Baldaŭ la fiŝkaptistoj liveris trinkakvon al la laboristoj en Port Saido. La urbo detruiĝis pro incendio en 1907, multaj homoj mortis. Matarija estis la dua defendlinio dum la agreso kontraŭ Port Saido en 1956.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Matarija estas fiŝkaptista centro, tamen tiu malgraviĝis pro sekiĝo de la lago.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Matarija fakultato funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Matarija havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 13 mm. Inter majo-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 18-25 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans