Matzingen
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Matzingen (stacidomo) kaj Weberei Matzingen (stacidomo). |
Matzingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 712532 / 264322 (mapo)47.528.9327777777778Koordinatoj: 47° 31′ N, 8° 56′ O; CH1903: 712532 / 264322 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2538 |
Areo | 7,7 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9548 |
Komunumkodo | 4591 |
Matzingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2 538 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Matzingen situas sude de Frauenfeld meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumon trafluas la rivereto Murg, kiu en Frauenfeld alfluas al la rivero Turo.
Al la komunumo apartenas krom Matzingen mem la municipoj Dingenhart, Gass, Halingen, kaj Ristenbühl.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en nordoriento al Thundorf, en oriento al Stettfurt, en sudorienbto al Wängi, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Aadorf.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La stacidomo de Matzingen situas ĉe Frauenfeld-Wil-Fervojo (germane Frauenfeld-Wil-Bahn). Temas pri 17,45 kilometrojn longa privata mallarĝŝpurfervojo, kiu konektas la urbojn Frauenfeld kaj Wil.
Matzingen disponas ankaŭ pri propra konekto al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Matzingen datiĝas el la jaro 779 kiel Mazcingas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]