Maurice Favre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Favre
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1922 (1922-05-12) (101-jaraĝa)
en La Chaux-de-Fonds
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maurice FAVRE naskiĝis la 12-an de majo 1922 en La Chaux-de-Fonds. Li vizitis la gimnazion en sia naskiĝloko kaj poste studis en la juraj fakultatoj de la Universitato de Neŭŝatelo kaj de Bazelo. Li finis siajn studojn en la jaro 1943 kun la licenciato (svisa ekvivalento de magistra grado) kaj fariĝis notario en la jaro 1946 kaj advokato en 1954. Favre plenumigis la funkcion de instru-juĝisto kaj poste fariĝis ŝtata prokuroro. Kiel membro kaj prezidanto (1957-1970) de la Radikaldemokrata Partio de la Kantono Neŭŝatelo Favre apartenis al la urba konsilio de La Chaux-de-Fonds (1949-1979). En 1962 li estis membro de la direkta komitato de la Radikaldemokrata Partio de Svislando kaj en 1985 kandidato por la Ŝtata Konsilio. Hodiau Favre vivas en La Chaux-de-Fonds.

Maurice Favre neniam estis tipa ano de la Esperanto-movado, tamen li rilatis ĉiam favore al Esperanto. Kiel jura konsilisto li kunlaboris kun la Kooperativo de Literatura Foiro en ties administra komitato kaj estis dekomence fonduma konsilio de Gastejo Edmond Privat.

Fontoj[redakti | redakti fonton]