Max Vogeler
Max Vogeler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1874 en Berlino |
Morto | 30-an de novembro 1961 (87-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Karl Max Richard VOGELER (naskiĝinta la 29-an de julio 1874 en Berlino[1]; mortinta en 1962) estis germana arĥitekto kaj urboplanisto en Vajmaro.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Post studado de arĥitekturo, verŝajne en Charlottenburg, li vivis ekde ĉ. 1901 en Halensee kaj ekde ĉ. 1904 en Wilmersdorf. Tie li projektis minimume unu loĝdomblokon. Ĉirkaŭ la jaro 1918-a li transloĝiĝis Vajmaron kie li iĝis en 1922/23 urboplanada ĉefkonstruisto (Stadtbaumeister). La sekvajn jarojn li partoprenis plurajn planadojn. Vajmarhalo estiĝis laŭ liaj planoj en 1930/32 kun helpo grava de filo lia Günther. Al anoj de Bauhaus li ne havas iujn intensajn kontaktojn. Laŭ liaj planoj realigis August Lehrmann en Vajmaro la verdan ripozumstriegon Asbach-Grünzug.[2]
Vogeler mortis en 1962.[3] Dokumentoj pri li troviĝas ekde 2020 en la Urba arĥivo vajmara.[4]
Verkaro[redakti | redakti fonton]
Projektoj realigitaj
- Berlin-Wilmersdorf Eisenzahnstraße 64, loĝdombloko, 1908, nun kultura monumento
- Berlin-Grunewald, Koenigsallee 41, landdoma antaŭĝardeno, ĉ. 1910, aŭtoreco ne centprocente klara, nun kultura monumento
- Vajmaro, Vajmarhalo, planado ekde 1916, konstruite inter 1930 kaj 1932 kun helpo de la filo Günther Vogeler kaj atento pri aliaj konkursplanoj, malkonstruite en 1997/98[5][6]
Projektoj nerealigitaj
- Majenco, tribunalo kun prizono, 1903[7]
- Oberschöneweide, urbodomo, 1903, kune kun Paul Kadereit[8]
- Werdau, urbodomo, 1905, kune kun Paul Kadereit, malgraŭ venkinta konkurskontribuaĵeco ne realigita; aĵo de alia arĥitekto prenitis en 1911[9]
- Frankfurto ĉe Odro, parko-zono, 1923[10]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ StA Wilmersdorf, nuptodokumento nr. 63/1901
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2021-05-10.
- ↑ Gitta Günther, k.a. (eld): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Böhlau, Weimar 1998. p. 546
- ↑ Artikolo pri fota kolekto ĉe Thüringische Landeszeitung, 15.1.2020
- ↑ Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Bauen im Nationalsozialismus in Weimar. Dissertation. Weimar 1999, p. 23 PDF; pri la estiĝa historio
- ↑ "Geschichte der Weimarhalle". Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2021-05-10.
- ↑ Zentralblatt der Bauverwaltung]', 1903, Nr. 97, p. 612
- ↑ Deutsche Bauzeitung, Nr. 47, 13.6.1903, p. 304; tiutempe Vogeler loĝies en Halensee
- ↑ Die Werkstatt der Kunst, Nr. 48, 1905, p. 657 Digitalisat; Max Vogeler loĝis tiutempe en Wilmersdorf; nova urbodomo por Werder faritis en 1911 laŭ planoj de Wilhelm Kretzschmar
- ↑ Deutsche Bauzeitung, 1.9.1923, p. 320; ĉi tie Vogeler portas jam la titolon urba ĉefkonstruisto