Maximilian Schell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximilian Schell
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
1003 Maximilian Schell.JPG
Persona informo
Maximilian Schell
Naskiĝo 8-an de decembro 1930 (1930-12-08)
en Vieno
Morto 1-an de februaro 2014 (2014-02-01) (83-jara)
en Innsbruck
Mortis per pneŭmonito [#]
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco SvislandoAŭstrio [#]
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de ZurikoUniversitato de Bazelo • University of the Arts Bern [#]
Familio
Patro Hermann Ferdinand Schell [#]
Patrino Margarethe Noé von Nordberg [#]
Gefratoj Carl Schell • Maria Schell • Immy Schell [#]
Edz(in)o Natalya Andrejchenko • Iva Mihanović [#]
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro [#]
Aktiva dum 1953–2014 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Maximilian SCHELL [maksimiljan ŝel] (naskiĝis la  8-an de decembro 1930(nun 1930-12-08) en Vieno, mortis la 1-an de februaro 2014 en Insbruko[1]) estis aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro.

Maximilian Schell (maldekstre) en filmo La juĝo de Nurembergo, Usono, 1961

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1939 la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando, kaj li pasigis sian junaĝon en Zuriko.

En Zuriko kaj Munkeno li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En 1952 li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en Bazela teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro 1959 li eklaboris en Munkeno kaj samjare Gustaf Gründgens invitis lin al Hamburgo, kie li restis ĝis 1963. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en Londono.

Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro 1955. En 1958 li unuafoje elprovis sin en Hollywood: Kun Marlon Brando li aperis en la filmo The Young Lions. Internacian famon li atingis per rolo en Judgement at Nuremberg, pro kiu li en 1962 gajnis la Oskaron kiel plej bona ĉefrolulo.

Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo Erste Liebe gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. Marlene (pri Marlene Dietrich) kaj Meine Schwester Maria (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino Maria Schell.

Maximilian Schell ankaŭ verkis kaj pentris. Li vivis alterne en Losanĝeleso kaj en la familia bieno en Karintio, Aŭstrio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]