Medano
Medano estas universitata urbo kaj ĉefurbo de regiono Norda Sumatro en Indonezio.
Bazaj informoj
- 03° 35′ 18″ N 98° 40′ 37″ O / 3.58833 °N, 98.67694 °O (mapo)Koordinatoj: 03° 35′ 18″ N 98° 40′ 37″ O / 3.58833 °N, 98.67694 °O (mapo)
- Areo: 261 km²
- Supermara alteco: 768 m
- Loĝantaro: 2 393 000 en 2005
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC + 9 h
- Telefonprefikso: 061
Situo
Medano situas ĉe kunfluejo de 2 riveroj en insulo Sumatro.
Historio
Oficiale la vilaĝo fondiĝis en la 1-an de januaro 1590. La loko graviĝis post 1612. En la 1860-aj jaroj la nederlandanoj kultivis tabakon, kiu faris la komunumon grava komerca loko, en 1915 ĝi iĝis sidejo, en 1918 urbo.
Trafiko
Medano havas internacian flughavenon. Fervojo kaj aŭtoŝoseo faras kontakton kun la maro kaj kun la ceteraj gravaj lokoj. Enurbe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.