Medicino en mezepoka islama mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Medicino en mezepoka Islamo)
Kopio en latino de la Kanono de Medicino de Aviceno, datita de 1484, konservita ĉe la Medicina Historia Biblioteko P.I. Nixon de la Sanscienca Centro de la Universitato de Teksaso en San Antonio.

En la historio de medicino, Islama medicine, Araba medicino referencas al medicino disvolvigita en la Islama Orepoko, kaj verkita en araba, nome lingua franca de la Islama civilizacio.

La gravo de araba medicino kuŝis ne multe sur sia originaleco sed sur la fakto ke ĝi estis vehiklo por la fidinda konservado de la greka sciaro.[1] La ĉefaj fondoj de medicino fare de arabaj fakuloj de Islamo estis la medicinaj verkoj de la 'klasika periodo', kaj de tiuj grekaj aŭtoroj kies verkoj estis eventuale tradukitaj.[2] Ĉefa tradukmovado, aperinta dum la regado de Harun al-Raŝid estis stimulita de sociekonomia atmosfero favora al la atingoj de fakuloj kaj de konstatita neceso inter kaj islamanoj kaj kaj kristanoj por aliro en araba al antikva medicino kaj la preta disponeblo de elstaraj tekstoj.[3] Plej favorata aŭtoro estis Galeno, ĉar lia verkaro markis la normigon por la araba medicino estonta; eĉ la verkoj de la Hipokrata Korpuso estis konataj ĉefe tra la prismo de la komentarioj de Galeno.[4]

La ora epoko de la araba medicino ekis en la 9a jarcento kaj kontinuis je sia pinto ĝis la 12a jarcento kiam la povo de Islamo ekmalaltiĝis kiel rezulto de interna konflikto kaj de la defio farita de la krucmilitistoj kaj barbaraj invadantoj.[5] Ene tiuj tri jarcentoj tamen, la islama medicina komunumo ekdisvovigis kaj uzis sistemon de medicino bazita sur sciencaj analizoj.[1] La gravo de la sansciencoj por la societo estis emfazigita, kaj la frua islama medicina komunumo penis por trovi vojojn por zorgi pri la sano de la homa korpo.

Aldone al produktado de gravaj medicinaj pensuloj kaj kuracistoj kiaj Al-Razi (Razi) kaj Ibn Sina (Aviceno), araboj estis konsiderataj unu el plej gransaj kontribuoj en la fakoj de farmakologio kaj kemio.[5] La landoj superregataj de arabaj militistoj havigis grandan abundon de plantoj, animaloj kaj mineraloj; Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3000 aĵoj kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[3] Kun tio kaj ties scienco de kemio aplikitaj al la medicino, la araboj estis la unuaj kiuj enkondukis sisteme aranĝitajn ilustraciojn en siaj medicinaj verkoj same kiel enkondukis la ideon de jura kontrolo por kvalifiki ekzamenojn por akcepto en la medicina profesio.[2] Laste, kvankam la ideo establi hospitalojn ne originiĝis kun ili, ili estis respondecaj por la establado de granda nombro de tiuj institucioj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Shanks, Nigel J.; Dawshe, Al-Kalai (January 1984). "Arabian medicine in the Middle Ages" (PDF). Journal of the Royal Society of Medicine 77 (1): 60–65. PMC 1439563. PMID 6366229. [1] Alirita la 29an de Decembro 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 Campbell, Donald. (2013-12-19) Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages: (angle). Routledge, p. 2–20. ISBN 978-1-317-83312-3.[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 Porter, Roy. (1999-10-17) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity (The Norton History of Science) (angle). W. W. Norton & Company, p. 90–100. ISBN 978-0-393-24244-7.
  4. Conrad, Lawrence I.. (2009) The Western medical tradition. [1]: 800 to AD 1800. Kembriĝo: Cambridge Univ. Press, p. 93–130. ISBN 978-0-521-47564-8.
  5. 5,0 5,1 (1944-01-01) “Arabic Medicine in Literature”, Bulletin of the Medical Library Association 32 (1), p. 96–104.