Meglena Kuneva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meglena Kuneva

Meglena Ŝtilianova Kuneva (aŭ originale per cirilaj literoj Меглена Щилянова Кунева), naskiĝinta la 22-an de junio 1957 en Sofio, estas bulgara politikistino. Ŝi interalie estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004, kaj eniris la komisionon, kiam Bulgario iĝis membroŝtato de la Eŭropa Unio komence de 2007. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidas la fakon defendo de la konsumantoj. Meglena Kuneva estas membro de la liberala partio NDSV de Bulgario.

Kuneva estas edzino de financisto Andrej Pramov, filo de Ivan Pramov, sekretario de Bulgara Komunista Partio en la jaroj 19621978; alia filino de Ivan Pramov, Ulana Pramova, estras nun la Bulgaran Nacian Televidon (BNT).

Ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio