Mehsana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehsana
municipal council of India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 384001 • 384002
Demografio
Loĝantaro 184 991  (2011) [+]
Loĝdenso 5 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 36′ N, 72° 24′ O (mapo)23.672.4Koordinatoj: 23° 36′ N, 72° 24′ O (mapo) [+]
Alto 81 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mehsana (Guĝarato)
Mehsana (Guĝarato)
DEC
Mehsana
Mehsana
Situo de Mehsana
Mehsana (Barato)
Mehsana (Barato)
DEC
Mehsana
Mehsana
Situo de Mehsana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mehsana [+]
vdr

Mehsana, laŭ guĝarata lingvo મહેસાણા, laŭ hindia lingvo महेसाणा estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Vojo en Mehsana

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mehsana havis populacion de 257 043 en 2021 kun legopovo de 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la fruaj 2000-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mehsana situas sur ebenaĵo en alteco 81 m. Patan (Guĝarato) troviĝas 39, Kalol 41, Palanpur 63, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 50, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 68, Mumbajo 517, tutlanda ĉefurbo Delhio 738, Kolkato 1638 kilometrojn (aere) [1].

Domo laŭ artdekora stilo en Mehsana

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mehsana dum la historio pluraj dinastioj regis, tiuj regantoj konstruis plurajn preĝejojn, domegojn. En 1887 alvenis la unua trajno. La urbo iĝis sidejo jam en 1902. Ekde la sendependiĝo en 1947 Mehsana apartenis al iama subŝtato de Bombajo, pli poste al Guĝarato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mehsana estas agrikultura kaj industria urbego. La industrio produktas vojekipaĵojn. Proksime situas petrolaj kaj tergaskampoj ekspluatataj ekde 1967, sed menciindas ankaŭ produktado de laktaĵoj. La ĉirkaŭaĵo estas konata pro loka raso de bubaloj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Mehsana la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Mehsana plejparto de la populacio estas hinduoj (88%), krome muslimoj (9%), ĝainistoj (1,6%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

Mehsana havas universitaton (10 km for de la urbego) kaj plurajn filiojn de Guĝarata Universitato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mehsana situas en savanoklimato kun tri sezonoj: somero, musono kaj vintro. La klimato estas ĝenerale seka kaj varma ekster la musonsezono. Ĝi estas agrabla en la vintraj tagoj kaj sufiĉe malvarmeta en la nokto dum decembro ĝis februaro. La sudokcidenta musono alportas humidan klimaton de meze de junio ĝis meze de septembro. La meza jarpluvo estas 803 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝainisma templo

Mehsana estas signifa trafika nodo, ĉar alvenas tien po 5 fervojaj kaj vojaj linioj. Ene ĉefe aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn, sed al la proksimaj vilaĝoj aŭtobusoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ahmedabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]