Melpa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melpa lingvo
lingvo • moderna lingvo • pandanus language
Chimbu–Wahgi
Regiono Papuo-Nov-Gvineo
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Papua lingvaro
Trans-novgvineaj lingvoj
Ĉimbu-Vagiaj
Melpa lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 paa
  ISO 639-3 med
  SIL med
  Glottolog melp1238
Angla nomo Melpa
Franca nomo melpa
vdr

La Melpa lingvo (sialingve Melpa) estas lingvo de la Trans-novgvineaj lingvoj parolata en la provinco Okcidentaj Altaj Teroj de Papuo-Nov-Gvineo. La lingvokodo laŭ ISO 639-3 estas med.

La lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 130 000 homoj (SIL 1991). Ĝi do havas kompare grandan gravecon, eĉ preter la denaskaj parolantoj. Tradukoj de la Nova Testamento ekzistas, kvankam malpli ol dek procentoj de parolantoj povas legi kaj skribi en sia gepatra lingvo. Preskaŭ ĉiuj Melpa-parolantoj ankaŭ uzas la kreolan lingvon Tokpisino kaj aliajn lokajn lingvojn.

Alia propreco de la Melpa estas sia duuma nombra sistemo:

Numero Melpa interpreto
1 tenda (1)
2 ragl (2)
3 ragltika (2+1)
4 tempobokak (4)
5 pomp tsi gudl (1 post 4)
6 pomp ragl gudl (2 post 4)
7 pomp ragltika gudl (2 + 1 post 4)
8 engak (8)
9 pomp tsi pip (1 post 8)
10 pomp ragl pip (2 post 8)

La Melpa-parolantoj plejparte farmas. Ĉefaj kultivaĵoj estas batato (dolĉa terpomo), taro kaj ignamo.

Kiel aliaj grupoj de la novgvineaj altebenaĵoj, la melpanoj apartenas al diversaj kristanaj konfesioj. Katolikoj, luteranoj kaj adventistoj estas disvastigitaj. Ekzistas ankaŭ tradiciaj religioj.