Menŝevisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La menŝevistoj estis anoj de la revolucia Socialdemokrata Laborpartio de Rusio (SDLPR).

Ĝi estiĝis post kverelo de Julius Martov (en 1903 gvidanto de la menŝevistoj) kaj Lenin en 1903 dum la la dua partŝevikngresa tago de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. Lenin volis pli malgrandan partion, kies anoj estu ĉiuj revoluciuloj, apogataj far multaj simpatiantoj. Martov volis male grandan partion kun multaj aktivistoj.

Dum la dua partikongresa tago de la SDLPR okazis fendo. Kvankam multaj partianoj apogis la proponon de Martov, formis ili nur malplimulton en la partia gvidantaro. Pro tio ili nomiĝis menŝevistoj (el la rusa menŝinstvo - malplimultulo). La sekvantoj de Lenin formis la pli radikalan partion de bolŝevistoj.

Konata simpatianto de la menŝevismo estis Lev Trockij, kiu daŭre provis peri inter la du frakcioj.

En la rusia revolucio de 1905 la menŝevistoj transprenis gvidan rolon. Krom tio, ili estis tre aktivaj ĉe fondo de sindikatoj kaj sovetoj, sed la bolŝevistoj de Lenin havis pli grandan sukceson. Bazo por tio estis la senkompromisa kaj radikala opinio de Lenin dum la unua mondmilito. La militaj malvenkoj de la cara reĝimo kaj la kreskanta mizero de la popolo fortigis ekde 1917 la pensojn pri revolucio. La menŝevistoj male al tio ne estis pretaj por tuja ŝanĝo. Kvankam ankaŭ la menŝevistoj volis la enkondukon de la komunismo, ili volis unue realigi sufiĉajn reformojn.

En 1917, la konataj komunistoj kiel Lev Trockij kaj Aleksandra Kollontaj aniĝis al la bolŝevistoj. La menŝevistoj estis pli poste malpermesitaj fare de la Komunista partio kiel aliaj opoziciaj partioj.

La sendependa Kartvelio inter 1918-1921 havis menŝevistan registaron.

Menŝevistoj[redakti | redakti fonton]

Estroj de la menŝevistoj en Stokholmo, Svedio, en majo 1917. Pavel Akselrod, Julius Martov kaj Aleksander Martinov.