Mendea skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Mɛnde yia" en la mendea skribo Kikakui (legita de dekstre maldekstre)

La mendea skriboKikakui estas silabaro uzata de la okcidentafrikaj homoj de la mendeoj por skribi sian mendean lingvon (sialingve Mɛnde yia) apartenanta al la grupo de la mandinka lingvo en la mandea lingvaro.

Ĝi estis evoluigita fare de Mohammed Turay kaj poste de lia korana studento Kìsmi Kamára] komence de la 1920-aj jaroj, kvankam estas ne klare ĝis kia grado ĝi estis influita de la vaja skribo aŭ la araba skribo. Ekzistas ankaŭ rilata nombro-skriba sistemo kiu ankaŭ estas tute originala kaj estas skribita de dekstre al maldekstre kiel la literoj de la skribo.

Kikakui daŭre estas uzata hodiaŭ, sed nur 500 homoj ankoraŭ regas la skripton perfekte. La latina alfabeto plejparte anstataŭis Kikakui inter parolantoj de la mendea.

En junio 2014, la tiparo estis inkludita en la Unikodo-7.0-normo kiel la Unikoda bloka mendea skribo (U+1E800-U+1E8DF).

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ki-ka-ku en Kikakui: Kiel en la araba, ĝi estas skribita kaj legata de dekstre maldekstre.

ku ka ki