En 1876, Thomas Edison kreis hejman kaj esploran laboratorion en Menlo Park, kiu tiam estis loko de nesukcesa konstruigejo nomita laŭ la urbo Menlo Park, Kalifornio.[2] Estante tie, li ekhavis la kromnomon "the Wizard of Menlo Park" (La sorĉisto de Menlo Park).[3] La laboratorio de Menlo Park estis grava kiel unu el la unuaj laboratorioj kiu celas praktikajn, komercajn aplikojn de esplorado.[4] Estis en sia laboratorio de Menlo Park kie Thomas Edison inventis la fonografon kaj disvolvigis komerceblan fadenon por inkandeska ampolo. La strato Christie en Menlo Park estis unu el la unuaj stratoj en la mondo kiu uzis elektrajn lampojn por lumigo.[5] Edison lasis Menlo Park kaj translokigis siajn hejmon kaj laboratorion al West Orange, Nov-Ĵerzejo en 1887.[6] Post lia morto, la Thomas Alva Edison Memorturo kaj Muzeo estis konstruita proksime de lia iama laboratorio de Menlo Park kaj estis al li dediĉita en 1938. La loko de la iama laboratorio kaj memorejo de Edison estas nun la Edison State Park.[7] La municipo en kiu estas Menlo Park, kiu iam estis nomita "Raritan Township" kian li estis viva, estis oficiale ŝanĝita al Edison Township la 10an de novembro, 1954, honore al la inventisto.[8]
↑Township History En Webarchive [1] 2016-07-07, Township of Edison. Alirita la 22an de junio, 2016.
↑Thomas Edison and Menlo Park, The Thomas Edison Center at Menlo Park. Alirita la 21an de junio, 2016. "In 1886, Edison started building a new facility in West Orange, New Jersey. In 1887, his laboratory moved out of Menlo Park and into the new, much larger laboratory in West Orange."
↑About Us, Thomas Alva Edison Memorial Tower and Museum. Alirita la 22an de marto, 2012.