Mesicj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mesicj, serbe Месић, slave Mesić, germane Mesitsch, hungare Meszesfalva [meseŝfalva] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec.

Mesicj situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec
Monaĥejo en Mesicj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la mezepoko grekokatolika monaĥejo funkciis en tiu areo. En 1761 ankaŭ loĝdomoj situis apud la monaĥejo. En la 19-a jarcento ĝi estis memstara vilaĝo. La nun videbla monaĥejo konstruiĝis inter 1840-1843. En 1910 laŭ la lasta hungara censo vivis tie 726 homoj (700 rumanoj, 19 serboj, 3 hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Meszesfalva apartenis al Hungara reĝlando, poste kiel jam Mesicj al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Mesicj 227 homoj, (198 rumanoj (87 %), 19 serboj, po 2 slovakoj kaj jugoslavianoj, po 1 hungaro kaj makedono).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo supozeble fondiĝis en la 15-a jarcento proksime de la vilaĝo. La ortodoksa preĝejo konstruiĝis omaĝe al Johano Baptisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]