Metroo de Dnipro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Dnipro
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Dnipro
 Ukrainio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 29-a de decembro 1995
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 7,1 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 6
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 524 mm
Posedanto Kabineto de Ministroj de Ukrainio
Transportisto Дніпровський метрополітен
Mapo
vdr

La Metroo de Dnipro (ukraine Дніпровський метрополітен) estas la metrosistemo kiu priservas la urbon Dnipro, Ukrainio kaj estis la tria metroo kiu malfermiĝis en Ukrainio post Kievo kaj Ĥarkivo, la 29-an de decembro 1995.

Nuntempe, la metroo de Dnipro estas la plej mallonga en la mondo, kun nur 7,1 kilometroj da trakoj kaj ses stacioj.[1] Tamen, ekzistas jam planoj de plilongigo kiuj pliigos nombron da stacioj al naŭ antaŭ 2014.[1] La nura linio de la metroo komenciĝas ĉe Vokzalna stacio, proksime de la centra stacidomo de la urbo, kaj finiĝas ĉe Pokrovska stacio, okcidente de Dnipro. Horaro iras de la 5:30 a.m. ĝis la 11:00 p.m.[2] kaj havas proksimume 22 200 ĉiutagajn pasaĝerojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1979, la Konsilio de Ministroj de Sovetunio certigis ke la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio permesis al Gosplan (registarplana agentejo) kaj ministroj pri komunikado kaj transporto, konstrui metrosistemon en Dnipropetrovsk.[3]

Konstruo komenciĝis la 15-an de marto 1982 post dekreto de la Sovetunia Konsilio de Ministroj. Tiuj planoj realiĝis kiam la unua linio, Centralno-Zavodska, estis malfermita al publiko la 29-an de decembro 1995.

La metro-sistemo de Dnipro estis konstruita laŭ la tipa sovetia konstruformato. El la ses stacioj, kvin situis sub la grundo kaj unu el ili sur la surfaco. Kvar el la metrostacioj estas unikaj volboj konstruitaj uzante la teĥnologion de la Metroo de Sankt-Peterburgo kaj unu estas kun kolonoj. Pro la gravaj ekonomiaj problemoj de la fruaj 1990-aj jaroj, al la metrostacioj mankas grandaj ornamaj elementoj kaj la arĥitektura pureco de la stacioj konstruitaj en la sovetia tempo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "In Dnipropetrovsk construction is restarted on the metro", Korrespondent.net, 28 de februaro 2011. Kontrolita 16 de majo 2011. (ruse)
  2. Information about the metro system (angle). Dnipropetrovsk City Central Internet Portal. Arkivita el la originalo je 17 de julio 2011. Alirita 16 de majo 2011.
  3. Platonov, Vladimir, "Metro as a secret object and symbol of the highest patronage", Zerkalo Nedeli, Decembro 30-Januaro 5, 1996. Kontrolita 21 de junio 2008. (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metro de Dnipró en la hispana Vikipedio.