Metroo de Medellín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo Metroo de Medellín
Metro de Medellín

Novaj trajnoj de la Metroo de Medellín
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Valo de Aburrá, Antjokio, Kolombio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 30-a de novembro 1995
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 34,52 km
Nombro de linioj 2 A B
Nombro de stacioj 27
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Medeĝino, Departemento Antjokio
Transportisto Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda.- Metro de Medellín Ltda.
vdr

La Metroo de Medellín (hispane Metro de Medellín), realnome Metropola trajno de la Valo de Aburrá (hispane Tren metropolitano del Valle de Aburrá), estas la metroa sistemo de la metropola areo de la Valo de Aburrá en Antjokio, Kolombio; Ĝi konsistas el tri fervojlinioj, nome: du komercaj servolinioj: linio A kaj linio B;[1] kaj proviza linio: linio C kiu provizas linion B kaj nur disponigas komercan servon en iaj okazoj.[2] Kune ili sumas totalan longon de 34,52 kilometroj.[1] Estas 27 stacioj en funkciado, ĉiuj estas adaptitaj por faciligi eniron al personoj kun reduktita moviĝeblo (PRM).[1] Tiu ĉi transportsistemo estas administrata de la ŝtata kompanio "Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda. - Metro de Medellín Ltda".

Ĝi formas parton de SITVA ("Integrita transportsistemo de la Valo de Aburrá", hispane Sistema integrado de transporte del Valle de Aburrá), kune kun la Telfero de Medellín, aŭtobusoj en buskoridoroj Metroplús, la Integra Transportsistemo (SIT) kaj la tramvojo de Medellín.[1]

Kiel unua sperto de moderna amastransporto en Kolombio kaj la sola metroa sistemo en la lando, la Metroo de Medellín respondas al la plej ellaboritaj urbaj planoj de la Departemento Antjokio.[3]

Mapo[redakti | redakti fonton]

Skema mapo de SITVA (2020)

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Longo
(km)
Finstacioj Kapacito Malfermo Stacioj Veturiloj Tipo de
veturiloj
A 25,8 NiquíaLa Estrella 48 653 30-a de novembro 1995 21 80 Trajnoj
B 5,5 San AntonioSan Javier 16 231 29-a de februaro 1996 7
E 13,25 CaribeAguacatala 14 000 Konstruata[4][5] 17 nekonata Malpeza trajno

Stacioj[redakti | redakti fonton]

A
Linio A
B
Linio B

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

La veturanta materialo de la Metroo de Medellín estas funkciigita per elektro, tra supertraka kontakta lineo. La uzata ŝpuro estas 1 435 mm, kio estas la internacia ŝpuro.[2]

La Metroo de Medellín havas aron da 80 trajnoj entute, dividitaj en 2 arojn.

La plej malnovaj trajnoj estas tiuj de la 1-a aro, produktitaj de MAN, kiuj estas 42 entute.

Dum la plej modernaj trajnoj estas tiuj de la 2-a, fabrikitaj de CAF, kiuj estas 38 entute.

Aro Foto Konstruo Dato Motoro Unuoj Inter-
konekto
Alteco interna Alteco totala Longo Longo
unuo
Longo
totala
Kapacito
lokoj
Maks. rapido Linio
1-a MAN 1995 Kontinua kurento 3 Ne 220 cm 380 cm 320 cm 22,86 m 68,58 m 148 (sid-)
1 220 (star-)
80 km/h A
B
2-a CAF 2009 Alterna kurento 3 Jes 220 cm 380 cm 320 cm 23,09 m 69,29 m 120 (sid-)
1 021 (star-)
80 km/h A

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Memoria de sostenibilidad 2022 (pdf), p. 40. Metro de Medellín (23 de marto 2014). Alirita 29 de junio 2023.
  2. 2,0 2,1 Metro de Medellín: Nuestro Sistema - Detalles técnicos (20 de marzo de 2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 23 de marzo de 2014.
  3. Palma Tools colabora con el Metro de Medellín en la recarga de tarjetas de transporte a través del móvil. palmatools.com (3 de oktobro 2017). Alirita 1 de julio 2023.
  4. Metro de la 80. Alirita 11 de julio 2023.
  5. Velásquez Jaramillo, Alonso. ¡Así avanza la construcción del Metro de la 80!. Sala de prensa de la Alcaldía de Medellín (7 de junio 2023). Alirita 11 de julio 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]