Tramvojo de Medellín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T-ATramo Tramvojo de Medellín
Tranvía de Medellín

Tramvojo de Ayacucho
radial route • tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Medeĝino, Kolombio
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 31-a de marto 2016
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 4,3 km
Nombro de linioj 1 T
Nombro de veturiloj 12 (Translohr)
Nombro de stacioj 9
Aliaj informoj
Posedanto Medeĝino, Departemento Antjokio
Transportisto EMTVA
vdr
Translohr STE5

La Tramvojo de Medellín (hispane Tranvía de Medellín) (ankaŭ nomita Tramvojo de Ayacucho, hispane Tranvía de Ayacucho) estas pasaĝera gvidata transportilo, urba kaj elektra, veturanta en Medeĝino. Ĝi konsistas el 4,3 km longa tramlinio, de la metrostacio San Antonio ĝis la kvartalo Alejandro Echavarría, kun entute naŭ stacioj, tri el ili de interŝanĝo.

Por la konstruado de la tramvojo, la Municipo de Medeĝino prunteprenis de "Agence française de développement" (AFD) krediton kies celo estis la konstruado de la tramvojo de Ayacucho kaj du telferoj.

Ĝi formas parton de SITVA, kune kun la Metroo, Metroplús, Metrocable, EnCicla kaj SIT.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Skema mapo de SITVA (2020)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

La tramvojo de Medellín havas entute naŭ staciojn sur sia unua linio. Kvar el ili estas interŝanĝejoj.

T
Linio T

Veturanta Materialo[redakti | redakti fonton]

En la sistemo funkcias 12 tramoj, po 39 metrojn longa, 2,2 metrojn larĝa kaj 3 metrojn alta. La tramoj pezas 35,2 tunojn, havas kapaciton de 300 pasaĝeroj kaj havas 5 pordojn ambaŭflanke.[1] Elektra povumo estas liverita per supra kablado, kies kontinua kurento havas tension de 750 V.[2]

La tramoj kiuj funkcias en la sistemo, nomitaj Translohr, estis evoluigitaj fare de la franca produktanto Lohr Industrie. Translohr estas speco de tramo kiu, krom ĉerpi elektran energion per supra drataro, estas gvidata de centra relo kaj ruliĝas sur kaŭĉukaj pneŭoj. Surbaze de la altecoj de la regiono kie la linio pasas, la efektivigo de metroo sur pneŭoj estis preferita anstataŭe de malpeza veturila sistemo sur reloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El Tiempo: Especial: Tranvía en Medellín (hispane). Alirita 19 de marto 2018.
  2. Pérez, Laura. El Mundo: Tranvía de Ayacucho tiene primeros cables de energía (hispane) (12 de majo 2015). Arkivita el la originalo je 2023-08-20. Alirita 19 de marto 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]