Metroo de Moskvo
Metroo de Moskvo (aŭ Moskva metroo, ruse Моско́вский метрополите́н) estas plejparte subtera sistemo de reltransporto (metroo) en urbo Moskvo (ĉefurbo de Rusio) kaj en kelkaj apartaj lokoj de Moskva provinco. Ĝi estas unu el plej ŝarĝitaj metrooj en mondo: dum unu labora tago veturigas ĝis 9 milionoj da pasaĝeroj.
Unua linio de Moskva metroo estis malfermita por pasaĝeroj 15-an de majo 1935 kaj situis ekde "Sokolniki" ĝis "Park KUlturi" kun branĉo ĝis "Smolenskaja". Dum unuaj 20 jaroj ĝi estis je nomo de Lazar Kaganoviĉ, ekde 1955 estas je nomo de Lenin.
Metroo de Moskvo enhavas en 2015 12 liniojn kaj 196 staciojn. Ĝis jaro 2020 estas planata aldonado de 78 novaj stacioj. Komuna longo de metrolinioj (durelaj) estas 327,5 kilometroj.
Linioj
Linioj de Moskva metroo (koloroj en tabelo estas samaj kiel en skemo, informo estas por jaro 2015):
# | Nomo (en Esperanto kaj ruse) | Jaro de malfermo | Longo | Tempo de veturo |
---|---|---|---|---|
Ruĝa XXXX — Sokolniĉeskaja — Сокольническая | 1935 | 28,2 km | 43 min | |
Verda XXXX — Zamoskvoreckaja — Замоскворецкая | 1938 | 39,9 km | 56 min | |
Blua XXXX — Arbatsko-Pokrovskaja — Арбатско-Покровская | 1938 | 45,1 km | 67 min | |
Helblua XXXX — Filovskaja — Филёвская | 1935 | 14,9 km | 23/12 min | |
Cirkla XXXX — Кольцевая | 1950 | 19,3 km | 30 min | |
Oranĝkolora XXXX— Kaluĵsko-Riĵskaja — Калужско-Рижская | 1958 | 37,6 km | 56 min | |
Violkolora XXXX — Tagansko-Krasnopresnenskaja — Таганско-Краснопресненская | 1966 | 40,5 km | 56 min | |
Flava XXXX — Kalininsko-Solncevskaja — Кали́нинско-Со́лнцевская | 1979 | 16,3 km | 21 min | |
Griza XXXX — Serpuĥovsko-Timirjazevskaja — Серпуховско-Тимирязевская | 1983 | 41,2 km | 58 min | |
Helverda XXXX — Lublinsko-Dmitrovskaja — Люблинско-Дмитровская | 1995 | 28,0 km | 44 min | |
Verdblua XXXX — Kaĥovskaja — Каховская | 1984 | 3,3 km | 5 min | |
Leĝera XXXX — Butovskaja — Бутовская | 2003 | 10,0 km | 18 min |
Sume 327,5 km.
Unurela linio
En skemo estas ankaŭ unurelvoja linio M1 ĝis 2008 funkciinta en ekskursa reĝimo: ekde 8a ĝis 20a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde 10-a de januaro 2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde 1-a de januaro 2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.
Specialaj linioj
En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio konstruita dum la stalina epoko pri kiu oni scias malmulte. Ĝi ne estas uzebla de pasaĝeroj.
Stacioj
Moskva metroo enhavas 196 funkciantajn staciojn. Kelkaj stacioj estas konstruataj.
- Unuaj malfermitaj stacioj (la 15-an de majo 1935): "Sokolniki", "Krasnoselskaja", "Komsomolskaja", "Krasnije Vorota", "Kirovskaja", "Dzerĵinskaja", "Oĥotnij Rjad", "Biblioteka Imeni Lenina", "Dvorec Sovetov", "Park Kulturi Imeni Gorjkogo", "Ulica Kominterna", "Arbatskaja", "Smolenskaja".
- Lastaj malfermitaj stacioj (la 9-an de novembro 2013): Lermontovskij Prospekt, Ĵulebino.
Biletoj
En Moskva metroo aspekto de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde 1-a de januaro 2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.
Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).
Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:
"Moskva metropoliteno
Bileto № ...
Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)
Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)
Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.
La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.
Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.
Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."
Legu E-lingvajn konsilojn — Kiel uzi Moskvan metroon.
Teknikaj detaloj
Moskva metroo funkcias ekde 5.30 ĝis 1.00 ĉiutage. Larĝo de trako estas 1520 mm. Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron de tria relo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V). Maksimuma rapideco — 80 km/h. Averaĝa rapideco kun haltoj — 42 km/h. Intervaloj — minimume 90 sekundoj, maksimume 10 minutoj (nokte je la linio "Aleksandrovskij Sad" - "Meĵdunarodnaja" pli longe).
Moskva metroo en beletro
En Esperanto-literaturo
- Konstruado de Moskva metroo estas ĉefa temo de fama romano de Vladimir Varankin "Metropoliteno".
En rusa literaturo
- "Nokta patrolo" (ruse "Ночной дозор"), Sergej Lukjanenko
- "Metroo-2033" (ruse "Метро-2033"), "Metroo-2034" (ruse "Метро-2034"), Dmitrij Gluĥovskij
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro (ruse)
- Kiel uzi moskvan metroon (esperante)
- Paleontologio de Moskva metroo (Палеонтология Московского метро) (ruse)