Meurthe (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meurthe
Meurthe en Saint-Dié-des-Vosges
rivero
Bazaj informoj
Longeco 159 km
Akvokolekta areo 3 085 km²
Averaĝa trafluo 41,1 m³/s
Fluo
Enfluejo Mozelo
Geografio
Alfluantoj vidu artikolo
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Meurthe (esperante Meŭrto) estas franca rivero kiu fontas en la departemento Vosges (Vogezoj) inter la montomasivo Hohneck (prononco germane [HO:Nek]) kaj la montopasejo Schlucht (prononco germane [Ŝluĥt], france Col de la Schlucht, germane Schluchtpass), la historia limo mezepoke inter la suda duklando Loreno oriente kaj la malunuece regita Alzaco okcidente, de la franca lingvo oriente kaj la alemana kaj germana okcidente, kaj ekde la 16-a jarcento inter katolikismo oriente kaj luteranismo okcidente.

La rivero trairas la komunumoj de Fraize, Saint-Dié-des-Vosges, Raon-l'Étape, Baccarat, Lunéville, poste Nancy (Nancio). Ĝi enfluas en la Mozelon malantaŭ Nancio.

Ĉefaj alfluantoj estas la Fave, la Rabodeau, la Plaine, la Vezouze, la Mortagne kaj la Sânon.

Cetere laŭ la rivero Meŭrto kaj ĝia enfluanto Mozelo ricevis sian nomon de la departemento Meurthe-et-Moselle.