Mezepokaj fortikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turnul Chindiei, Târgovişte, Rumanio.

Mezepokaj fortikaĵoj referencas al militmetodoj en Mezepoko kiuj temis pri disvolvigo de konstruado kaj uzado de fortikaĵoj en Eŭropo, proksimume el la falo de la Okcidenta Romia Imperio ĝis la Renesanco. Dum tiu jarmilo, fortifikaĵoj ŝanĝiĝis la militoj, kaj siavice tio resultis en la aranĝo de novaj taktikoj, armiloj kaj teknikoj por sieĝo kaj konkero de urboj.

La gvatoturo konstruiĝis dekomence plej ofte el ligno, sekve apenaŭ ĝi defendis la gvatanton kontraŭ atakoj. Dum la militadoj oni ofte uzis porokazajn civilajn konstruaĵojn por gvatoturo, ekzemple preĝejoturojn. Ofte oni konstruis vicon de gvatoturoj. Remparo aŭ defenda muro estas murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi. Laŭ la epokoj la konstruado de remparoj ŝanĝiĝis. Komence remparo estis nura palisaro ligna kaj ĝi evoluis dum la erao de fortikaĵoj kaj kasteloj al ŝtonmurego, kelkfoje plurajn metrojn dika. Tio ĉio rezultis en la konstruado de burĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]