Mezolitiko
Mezolitiko aŭ Epipaleolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo.
Tempo
[redakti | redakti fonton]En Proksima Oriento, Mezolitiko komenciĝis ĉirkaŭ 18-20000 jarojn a.K. kaj finiĝis ĉirkaŭ 9500 a.K.
En Eŭropo: ekde ĉirkaŭ 10000 jarojn a.K., depende de la landoj, ĝis 5000 a.K.
En aliaj mondopartoj : inter ĉirkaŭ 10000 kaj 400 a.K. En Japanio, Ĵomon-epoko (14000 - 3000 a.K.) povas esti rigardata kiel mezolitika kulturo.
Kulturoj
[redakti | redakti fonton]Mezolitiko aŭ Epipaleolitiko?
[redakti | redakti fonton]Epipaleolitiko ("fine de malfrua Paleolitiko") estas samsignifa termino kiel Mezolitiko, tiamaniere ke ĝi priskribas homajn industriojn de la sama periodo. Ĝi estas plej ofte uzita por priskribi ekstereŭropajn industriojn.