Mikaelo Nesterov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miĥail Nesterov)
Mikaelo Nesterov
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1862 (1862-05-19)
en Ufa, Orenburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 18-an de oktobro 1942 (1942-10-18) (80-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)Rusia Akademio de Belartoj
Subskribo Mikaelo Nesterov
Okupo
Okupo pentristo • filozofo
Verkoj The Vision to the Youth Bartholomew
Portrait of Ivan Pavlov
In Russia. Soul of the people.
The Hermit
The Great Taking of the Veil
Under Blagovest
vdr
sanktulo Sergio Radoneĵskij1899

Miĥail Vasiljeviĉ NESTEROV (ruse Михаил Васильевич Нестеров) estis eminenta rusa pentristo, kies ĉefa fako estis la historio de Rusio, ĝia spirita sino. Li ankaŭ famiĝis kiel elstara portretisto kaj pejzaĝisto. Li naskiĝis la 31-an de majo 1862 n.s. en urbo Ufa, Baŝkirio, Rusia Imperio, mortis la 18-an de oktobro 1942 en Moskvo.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

patrino Maria Miĥajlovna 1870

Liaj gepatroj Vasilij Ivanoviĉ Nesterov (1818-1904) kaj Maria Miĥajlovna Rostovceva (1823-1894) apartenis al du riĉaj negocaj klanoj. Ili havis entute dekdu gefilojn, sed elvivis nur Miĥail kaj lia fratino. Miĥail estis ties deka infano kaj post naskiĝo li estis tre debila, tial oni opiniis, ke li povas morti. Sed multaj intensaj resanigaj rimedoj kaj oftaj preĝoj al sanktulo de Rusa Ortodoksa Eklezio Sergio Radoneĵskij savis la bebon kaj donis al li tre longan vivdaŭron (pli ol okdek jaroj).

Studado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1877 Miĥail komencis studi la pentrarton en la prestiĝa Moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Liaj profesoroj tie estis elstaraj artistoj Bazilo Perov kaj Aleksio Savrasov. En 1881 Nesterov translokiĝis al Sankt Peterburgo, kie lin instruis majstro Paŭlo Ĉistjakov en la Imperiestra Akademio de belartoj. Poste li revenis en la Lernejon kaj diplomiĝis tie kiel libera pentristo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vizio de knabo Bartolomeo

Nesterov sukcese debutis en 1888-1890, kiam liaj unuaj verkoj multe furoris en kelkaj eksponejoj. Lia bildo Vizio de knabo Bartolomeo estis dediĉita al sanktulo de Rusa Ortodoksa Eklezio Sergio Radoneĵskij, kiu estis tre respektinda en lia familio. La pentristo estis profunde religiema persono kaj en liaj pentraĵoj ofte oni povas vidi spiritajn temojn.

Multajn jarojn li pentris freskojn kaj faris ornamaĵojn en grandaj temploj kaj katedraloj de Kievo, Sankt Peterburgo, Moskvo kaj ceteraj urboj de Rusio.

Nesterov restigis gravan spuron en ilustrado de libroj, kiujn verkis eminentaj rusaj literaturistoj.

En 1897 Nesterov pentris bildon Granda Monaĥiĝo, pro kiu li meritis rangon de akademiano.

Dum la Rusia enlanda milito 1918-1920 Nesterov estis en Kaŭkazo, kie li kuracis sin pro grava malsano.

Post reveno en Moskvon li trafis en tute malsaman medion, kie en la pentrarto, samkiel en aliaj fakoj de la bolŝevisma kulturo, valoris novaj, nekutimaj subjektoj.

Tiam Nesterov prefere pentris portretojn kaj pejzaĝojn. Malgraŭ kelkajn gravajn malsanojn kaj korpan kadukecon la pentristo laboris preskaŭ ĝis sia morto okazinta en 1942.

Miĥail Vasiljeviĉ Nesterov estis sepultita en Moskva Novodeviĉje tombejo apud sia amiko, fama pentristo Isako Levitan.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ĉi-dome M.Nesterov loĝis en 1920-1942. Moskvo, Sivcev Vraĵek, 43
lia dua edzino Ekaterina Petrovna en 1905

Miĥail Nesterov estis dufoje edziĝinta. Somere de 1883 en Ufa li konatiĝis kun Maria Ivanovna Martinovskaja, al kiu li edziĝis la 18-an de aŭgusto 1885, sen la gepatra beno. La 27-an de majo 1886 naskiĝis ties filino Olga, sed la nasko mortigis la patrinon.

Somere de 1902 okazis geedziĝo de Miĥail Nesterov kaj Ekaterina Petrovna Vasiljeva, kiu daŭris pli ol kvardek jarojn.

La pentristo sukcesis priskribi sian longan vivon kaj eldoni en 1942 sian libron Longaj tagoj (ruse Долгие дни).

Multaj pentraĵoj de Miĥail Nesterov troviĝas en la prestiĝaj rusiaj deponejoj: Moskva Tretjakova galerio kaj Sankt Peterburga Rusa Muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]