Michael Ansara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michael Ansara
Michael Ansara Law of the Plainsman 1959.JPG
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1922 (1922-04-15)
en Sirio
Morto 31-an de julio 2013 (2013-07-31) (91-jara)
en Calabasas
Mortokialo Alzheimer-malsano
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco UsonoSirio
Alma mater Los-Anĝelesa Urba Universitato
Familio
Edz(in)o Jean Byron • Barbara Eden
Infano Matthew Ansara
Profesio
Profesio filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • voĉaktoro
v  d  r
Information icon.svg

Michael George ANSARA (aprilo 1922 - julio 2013) estis libana-usona aktoro kaj voĉo-aktoro. Li estis edzo de aktorinoj Jean Byron, Barbara Eden kaj Beverly Kushida.

Li naskiĝis en vilaĝo en Sirio/Libano dum franca dominado. Lia familio moviĝis al Usono kiam li estis 2-jaraĝa.[1]

Ansara diplomiĝis ĉe Los Angeles City College.

Li komencis sian kinan karieron per Action in Arabia en 1944, poste li aktorigis en kinfilmoj kiel Can't Help Singing, Intrigue kaj Outpost in Morocco ĝenerale kiel "araba" ekstrulo.

Dum la komenco de 1950-aj jaroj li komencis roli ankaŭ kiel "amerika indiĝeno" kaj daŭrigis sian kinan karieron per The Desert Hawk, South Sea Sinner, Soldiers Three, Only the Valiant, Smuggler's Island, Bannerline, My Favorite Spy, Brave Warrior , Diplomatic Courier, Yankee Buccaneer, The Golden Hawk, The Lawless Breed, Bandits of Corsica, Julius Caesar, Serpent of the Nile, The Robe, White Witch Doctor, Slaves of Babylon, The Diamond Queen, Three Young Texans, Princess of the Nile, The Egyptian, Bengal Brigade, Sign of the Pagan ktp kaj li komencis sian televidan karieron per televidaĵo Family Theatre en 1951, li ankaŭ partoprenis televidseriojn kiel The Lone Ranger kaj Dragnet. Krome, en 1954 li debutis kiel voĉaktoro per kinfilmo Drums of Tahiti.

Dum dua parto de 1950-aj jaroj Ansara laboris en kino por Jupiter's Darling, New Orleans Uncensored, Abbott and Costello Meet the Mummy, Diane, The Lone Ranger, The Ten Commandments, Pillars of the Sky, Last of the Badmen, Quantez, The Tall Stranger, The Sad Sack, inter aliaj kaj en televido per The Adventures of Rin Tin Tin, Tales of the 77th Bengal Lancers, Broken Arrow, Naked City, The Rifleman, ktp.

Ansaras partoprenis en 1960-a jardeko televidaĵojn kiel The Untouchables, Voyage to the Bottom of the Sea, Wagon Train, Burke's Law, The Man from U.N.C.L.E., Lost in Space, The Girl from U.N.C.L.E., Bewitched, The Virginian, Daniel Boone, How I Spent My Summer Vacation, Gunsmoke, The Fugitive, The Time Tunnel, Tarzan, Star Trek, It Takes a Thief, Here Come the Brides, Land of the Giants, The High Chaparral kaj I Dream of Jeannie krom kinfilmojn The Comancheros, The Greatest Story Ever Told, Harum Scarum, Texas Across the River, The Destructors, Sol Madrid, Daring Game, The Pink Jungle, Guns of the Magnificent Seven, inter aliaj.

En la 1970-aj jaroj, li aperis en televidaĵoj The Name of the Game, Lancer, Hawaii Five-O, Mission: Impossible, McMillan & Wife, Police Story, Barbary Coast, The Rockford Files, Kojak, Centennial, Greatest Heroes of the Bible, Buck Rogers in the 25th Century ktp. kaj ankaŭ en kinfilmoj kiel Stand Up and Be Counted, It's Alive, The Message, Day of the Animals kaj The Manitou.

Dum 1980-a jardeko li aktoris en televidserioj kiel Fantasy Island, CHiPs, Hardcastle and McCormick, The Fall Guy kaj Murder, She Wrote, kaj estis voĉaktoro en Thundarr the Barbarian, Spider-Man and His Amazing Friends, Rambo, inter aliaj. En kino li aktoris en Knights of the City.

En la fino de 20-a jarcento li laboris kiel voĉaktoro en Batman: The Animated Series, Batman Beyond: The Movie, The New Batman Adventures, kaj Batman Beyond. Li ankaŭ aktoris en Star Trek: Deep Space Nine, Star Trek: Voyager,

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peterson, Alison J., "Michael Ansara, Actor Who Played Cochise and Kang, Dies at 91", The New York Times, The New York Times Company.