Michael Boris Mandirola
Michael Boris Mandirola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de februaro 1988 |
Lingvoj | itala • Esperanto • angla |
Nacieco | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto • esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Michael Boris Mandirola - naskiĝis la 10-an de februaro 1988 , do nun 36-jara - estas itala esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodo 2011 ĝis 2013 en la posteno de estrarano pri eksteraj rilatoj. Krome li aktivas en IEJ, la landa sekcio de TEJO en Italio. Li vivas en Torino, Italio kaj estas profesie komputil-inĝeniero. Laŭ propraj informoj li ĝenerale en la movado interesiĝas pri organizado de renkontiĝoj, eksteraj rilatoj, instruado de Esperanto, informado en lernejoj aŭ aliaj junularaj situacioj.
Dum la 71-a IJK en Wiesbaden li estis elektita kiel prezidanto de TEJO.
Fonto