Michael Forest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Forest
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1929 (1929-04-17) (94-jaraĝa)
en Harvey
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de VaŝingtonioŜtata Universitato de San-Joseo vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • piloto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1953– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerald Michael Charlebois (naskita la 17-a de aprilo 1929 en Harvey, Norda Dakoto, Usono) konata per pseŭdonimo Michael Forest estas usona aktoro kaj voĉaktoro.

Naskiĝis en Norda Dakoto, li translokiĝis kun sia familio en tre frua aĝo al Seatlo, Vaŝingtonio. Li diplomiĝis pri la angla kaj dramo ĉe Ŝtata Universitato de San-Joseo.

Li komencis sian karieron en 1955 ĉe televida serio Lux Video Theatre kaj en kino per malgranda rolo en The Deadly Mantis en 1957. Li daŭris sian televidan karieron per televidserioj kiel The Adventures of Rin Tin Tin, Zorro, Have Gun - Will Travel, Lawman, The Rifleman kaj Bronco. En kino li partoprenis filmojn Shoot-Out at Medicine Bend kaj Beast from Haunted Cave.

En 1960-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel Bat Materson, Maverick, Laramie, Dr. Kildare, The Outer Limits, The Twilight Zone, Perry Mason, The Man from U.N.C.L.E., Gunsmoke, Gomer Pyle: USMC, I Spy, The Virginian, Mission: Impossible, Laredo, Gilligan's Island, Star Trek, Bonanza, Ironside, Daniel Boone, Get Smart kaj Here Come the Brides inter aliaj. En kino li aktoris en Valley of the Redwoods, A House Is Not a Home, The Glory Guys, The Money Jungle, The Sweet Ride, It Takes a Thief kaj 100 Rifles .

En 1970-a jardeko li ludis ĉe kino en la italaj filmoj Lo ammazzò come un cane... ma lui rideva ancora, Ettore lo fusto, Racconti proibiti... di niente vestiti, I bandoleros della dodicesima ora, Troppo rischio per un uomo solo, Elena sì... ma di Troia, Le avventure e gli amori di Scaramouche, Il cacciatore di squali kaj en usonaj filmoj The Assassination of Trotsky, Cotter, The Message. En televido li aperis en televidserioj kiel Lassie, The Young and the Restless kaj The Rookies.

Li ekis sian karieron kiel voĉaktoro per Cuibul salamandrelor en 1977 kaj daŭris per aĵoj kiel Rupan sansei: Part II , The Adventures of Manxmouse, inter aliaj.

En la 1980-aj jaroj li ĉefe voĉaktoris ekzemple en anglalingva versio de Gokiburi-tachi no tasogare kaj Akira, sed ankaŭ aperis en kino en King Kong Lives, Deep Space kaj en televidaĵoj kiel Days of Our Lives, Simon & Simon kaj Who's the Boss?

Dum la lastaj jaroj de la pasinta jarcento, li daŭris ĉefe kiel voĉaktoro en aĵoj kiel Fei ying gai wak, Sutorîto Faitâ II gekijô-ban, Street Fighter II:V, Kôkaku Kidôtai ktp. Li ankaŭ rolis en filmoj Border Shootout, Body of Evidence kaj Cast Away kaj en televidserioj kiel Detective Extralarge, Seven Days , Black Jack inter aliaj.

En la komenco de 21-a jarcento, li rolis kiel voĉaktoroj en multaj televidserioj kaj videoludoj kiel .hack//Shinshoku osen vol. 3, Fainaru fantajî XI, The Big O , Scooby-Doo! and the Monster of Mexico, ktp. Li aktoris en televidaĵoj Cold Case, Alias, Star Trek Continues, Unbecoming kaj Sub Rosa kaj en kinofilmo The Scarlet Worm.

En 2020 li aperis en filmo Unbelievable!!!!!.