Michael Stolz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Altaro de Stolz en la paroĥa kirko de Wels
Kirko en St. Pauls/Eppan - multo de la interno estas de Stolz
Ĉe la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Andelsbuch Stolz estis arkitekto de la tuta konstruaĵo

Michael STOLZ (naskiĝinta en 1820 en Matrei in Osttirol, mortinta en 1890 en Insbruko) estis aŭstra skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de kirkoservisto ricevis trejniston je skulptado kaj desegnado fare de la patro jam dum junaj jaroj, ĉar tiu ĉi pli frue estis laborinta kiel lignoskulptisto. Sekvis jaroj en Vieno kie li aniĝis al la cirklo de Joseph von Führich adoptante la tre religian orientiĝon de tiuj ĉi rondoj. En la printempo de 1848 Stolz estis flagoportanto en la Matrei-kompanio de la kapitano von Stadler dum la Itala kampanjo. Reveninte Stolz iĝis instruisto pri desegnado ĉe la Supera nehumanisma gimnazio en Insbruko. En Insbruko li restis ĝismorte.

En la tirola ĉefurbo li kreis por la timpano de la Tirola landa muzeo Ferdinandeum reliefon reprezentantan omaĝon al la artoj, sciencoj kaj metioj. Ĉar ĝi estis el gipso kaj elmetita al influoj de vento kaj veteraĉo ĝi jam delonge ne plu ekzistas. La unuan fojon li konatiĝis kiam oni komisiis al li en la jaro 1855-a fari novan ĉefaltaron por la paroĥa kirko en Wels.

La produkto estis tiam perfekta ke li ekde tiam ne nur el Tirolo sed ankaŭ el aliaj katolikaj landoj ricevis mendojn. Estas de li ankaŭ la romanikstila altaro de Zirl, la gotikstila en Landeck kaj la ankaŭ gotikstila en la Kirko Nia kara sinjorino en Münster.

Ĉe la preĝejo de Andelsbuch Stolz ankaŭ eksperimentis kiel arkitekto responsante ne nur pri la farado de altaroj kaj ambono sed ankaŭ pri la planado de la konstruaĵo kaj pri la gvidado dumkonstruado.

Same li faris en 1867 la tuton internan de la paroĥa kirko en St. Pauls. En 1863 oni farigis lin Tiroler Landes-Adresse, kies kolorigon prizorgis August von Wörndle. Dum la jaroj 1867/68 Stolz estis plejtempe en Italujo, ĉefe en Romo, kie - ricevinta stipendion fare de la registaro - li strebis pliperfektigi sin. Sed li tiam jam estis tro maljuna por tiri grandan profiton el la roma restado. Frukto de tiu ĉi tempo estas statuo de la Virgulino en Kaltern. Stolz lernis ankaŭ pri la renesanca arto en Romo kaj imitis ĝin de tempo al tempo, ekz. kiam li dezajnis en 1877 la altaron, la monstrancon kaj la aliajn kirkajn meblojn por preĝejo en Bad Ischl. Sed la ĉefa verko de Stolz estis la granda skulptaro ĉirkaŭ la krucimita Jesuo en tombeja kapelo en Insbruko. Pro plaĉego al la fidelulo ĝi estis ofte kopiita por aliaj tiaj kapeloj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiom altestimata Stolz inter kolegoj estis videblas en la fakto ke li elektitis en 1877 por la restaŭradlaboroj de la kirko kaj la famekonata Krucumitaro en Wechselburg proksimde de Rochlitz (komisio fare de la grafo Schönburg).

Menciindas ankoraŭ la gotikstila altaro por la pilgrimpreĝejo en Seefeld (1870), altaro por la Ligoriana kirko en Romo (1871), dezajno de la fenestroj de la kunsidejo de la tirola Landa domo (1876) kaj por la mozaiko de la konko en la virina monakejo sur Hirschanger apud Insbruko. Tie ĉi Stolz uzis motivojn el la roma Baziliko Sankta Klemento (1879).

La lastajn jarojn li pasigis agrable retiriĝinte. Ĉe lia entombigo en la 18.11.1890 funebris ne nur la klerika partio, kies membro li estis, sed ĉiuj amikoj de arto en Tirolo ĉar li estis unu el ilia plej bonaj reprezentintoj. Lia propra artista evoluo ekmalŝatigis lin la akademian trejnadon kontraŭa al la daŭra praktikado, laŭ la mezepoka modelo. En tiu ĉi senco li ankaŭ parolis dum la Katolika tago en Insbruko en la jaro 1867-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]