Michel-Eugène Chevreul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michel Eugène Chevreul)
Michel-Eugène Chevreul
Persona informo
Michel-Eugène Chevreul
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1786 (1786-08-31)
en Angers
Morto 9-an de aprilo 1889 (1889-04-09) (102-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Cemetery of L'Haÿ-les-Roses vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Michel-Eugène Chevreul
Familio
Patro Michel Chevreul vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto vd
Laborkampo kemioorganika kemiograsacido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kromata diagramo de Chevreul, 1855

Michel-Eugène Chevreul (naskiĝis la  31-an de aŭgusto 1786(nun 1786-08-31) en Angers, mortis la 9-an de aprilo 1889 en Parizo) estis franca ĥemiisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis profesoro de Organika Ĥemio kaj direktoro de tinkturejo en Manufakturo Gobelin. Iom poste (1864) li estis direktoro de Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Li faris esplorojn pri grasaj korpoj de animala deveno kaj ellaboris teorion de sapfarado. Siajn esplorojn pri la konsisto de grasoj li aplikis al fabrikado de kandeloj kaj sapoj. Li ankaŭ estis la malkovrinto de du acidoj, stearata kaj oleata. Inter liaj verkoj estas menciindaj "Leçons de Chimie appliquée à la teinture" (Lecionoj de Ĥemio aplikata al tinkturado) kaj "Des couleurs et de leurs applications aux arts industriels" (Pri koloroj kaj iliaj aplikoj al industriaj artoj).

Sed super ĉio li estas plej konata pro siaj teorioj pri koloroj pri kiuj inspiriĝis la impresionistaj pentristoj. Li gajnis Medalon Copley en 1857.

Li mortis en Parizo en 1889, 102-jaraĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michel Eugène Chevreul en la galega Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]