Mici Haraszti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mici Haraszti
Mici Haraszti en la 1910-aj jaroj
Mici Haraszti en la 1910-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Hinkelmann Mária
Naskiĝo la  25-an de junio 1882(nun 1882-06-25)
en Hungario Trencsén (Hungara reĝlando)
Morto la 18-an de februaro 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Vilmos Simon
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Mici Haraszti [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszti Mici estis hungara aktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Haraszthy [harasti], ŝia origina familia nomo estis Hinkelmann (laŭ alia fonto ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Humbelmann Mária).

Mici Haraszti (maldekstre) kaj Mária Lázár en 1927

Mici Haraszti [1] naskiĝis la 25-an de junio 1882 en Hungara reĝlando en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio), ŝi mortis la 18-an de februaro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mici Haraszti akiris diplomon en Teatra Akademio en 1901. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár). En la sekvaj jaroj ŝi apartenis ekzemple al trupo de Ignác Krecsányi (1910), al Teatro Magyar, Gaja Teatro (1911-1914), poste ŝi havis rolojn en pluraj kabaredoj. Kelkfoje ŝi havis rolojn ankaŭ en Operetoteatro (Budapeŝto). Post la pensiuliĝo ŝi havis figurantajn rolojn en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi havis edzon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Ágyú és harang (1915)
  • Egy az eggyel (1921)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – edzino (ina ĉefrolo)
  • Dr. Kovács István (1942) – S-ino Lakos
  • A tanítónő (1945)
  • Déryné (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]