Mieczysław Widaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mieczysław Widaj (naskiĝis la 12-an de septembro 1912 en Mościska (nun en Lviva provinco), mortis la 11-an de januaro 2008 en Varsovio) – kolonelo de Pola Soldataro, anstataŭanto de prezidanto de Plej Supera Armea Tribunalo, en la jaroj 1945–1953 respondeca pri mortkondamno de 106 Anatemitaj Soldatoj, stalinista krimulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1934 finis juron en Jura Fakultato de Vilna Universitato je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro en Lvovo, poste unu jaron soldatservis en Volinia Lernejo de Substandardistoj de Artileriaj Rezervistoj en Włodzimierz Wołyński. Januare 1938 estis nomumita subleŭtenanto de rezervo en la korpuso de artileriaj oficiroj. Ĝis 1939 praktikis en urba juĝejo en Mościska kaj en distrikta juĝejo en Przemyśl. Dum la germana invado en Pollandon komandis plotonon en la 60-a Divizio de Peza Artilerio. Ĝis printempo 1945 estis oficiro de Pola Enlanda Armeo en Lvova areo. La 15-an de marto 1945 estis mobilizita al Pola Soldataro. En majo de la sama jaro iĝis juĝisto de Armea Garnizona Juĝejo en Varsovio, poste nomumita juĝisto de Armea Regiona Juĝejo en Lodzo. En 1948 iĝis membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, avancita al anstataŭanto de la prezidanto de Armea Regiona Juĝejo en Varsovio. De 1952 estis prezidanto de tiu ĉi juĝejo. En la periodo de aŭgusto 1954 ĝis decembro 1956 estis anstataŭanto de la prezidanto de Plej Supera Armea Tribunalo en Varsovio. La 18-an de decembro 1956 estis translokigita al rezervo.

En la jaroj 1945–1953 kondamnis al mortpuno 106 soldatojn de pola sendependa subtera movado, en tio:

En 1957 estis maldungita, sed post kelkaj monatoj trovis postenon de leĝa konsilanto, kiun plenumis ĝis emeritiĝo.

Enterigo de la krimulo[redakti | redakti fonton]

Mieczysław Widaj estis enterigonta en paroĥa tombejo en Varsovia kvartalo Służewiec, kie estis entombigitaj du mil personoj, ĉefe soldatoj de la subtera movado, murditaj de Sekureca Ofico en la jaroj 1945–1955. Kontraŭ tio protestis familioj de la viktimoj kaj kelkaj politikistoj de Juro kaj Justeco, en tio vicmarŝalo de SenatoZbigniew Romaszewski. Edzino de M. Widaj retiriĝis de la ideo pri enterigo de sia edzo en Służewiec. Oni enterigis lin en alia kvartalo, sed post pluraj agoj de malhonorigo de lia tombo sen monumento, verŝajne en 2009 liaj postrestaĵ estis elterigitaj kaj transportitaj al tombejo proksime al Grodzisk Mazowiecki.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]