Migdallakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botelo enhavanta krudan migdallakton.

La migdala lakto estas trinkaĵo ellaborita surbaze de muelitaj migdaloj aŭ migdalpasto kaj akvo, uzata kaj kiel trinkaĵo kaj kiel ingredienco en kuirarto aŭ kiel anstataŭaĵo de la bestodevena lakto. Ĝi havas nek kolesterolon nek laktozon kaj havas malpli da proteinoj kaj karbonhidratoj.

Temas pri trinkaĵo kiu aperis en multaj receptoj de la Mezepoko kiel nutraĵo uzata en pladoj de Karesmo kaj en aliaj nekaresmaj preparaĵoj kiuj nuntempe prepariĝas per bovina lakto. Tiuepoke ĝi estis nomata en la latina lingvo kiel amygdalate. Ĝi estis vaste uzata en eŭropaj landoj ekde Iberio ĝis orienta Azio. Ĝi estis konata kaj aprezata same en la kristana kaj la islama kuirartoj.

Ĝi ellaboriĝas tre simple, per muelado de la migdaloj tre fajne kaj la aldono de akvo, filtrante la solidaĵon post la pistado. Eblas fari ĝin hejme.