Amazake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amazake

Amazake (japane: 甘酒) estas tradicia japana trinkaĵo el fermentita rizo. Ĝi estas dolĉa, sen alkoholo kaj el la grupo de tradiciaj japanaj trinkaĵoj fabrikitaj pere de rizaspergilo (Aspergillus oryzae). Al tiu grupo apartenas interalie ankaŭ Miso, Sojsaŭco kaj Sakeo.

En multaj Ŝinto-sanktejoj oni disdonas aŭ vendas amazakeon okaze de Novjaro. Ĝi ankaŭ estas tradicia trinkaĵo dum pupa festo Hina matsuri.

De tempo al tempo oni ankaŭ trovas trinkaĵon nomatan amazakeo, kiu estas farita el akvo, sukero kaj rizvina rekremento. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 8 % da alkoholo pro rizvina rekremento. Infanoj tial devas ne trinki ĝin.