Mihály Fátyol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Fátyol
Statuo pri Mihály Fátyol fare de Jenő Ferenc Kiss
Statuo pri Mihály Fátyol fare de Jenő Ferenc Kiss
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1909 (1909-09-19)
en Makó
Morto 2-an de februaro 1980 (1980-02-02) (70-jaraĝa)
en Makó
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Mihály Fátyol [mihAj fAtjol], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fátyol Mihály estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto. Lia persona nomo ofte estis Misi [miŝi] (karesnomo).

Mihály Fátyol [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1909 en Makó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 2-an de februaro 1980 en Makó.

Memortabulo pri Mihály Fátyol en Makó
Statuo pri Mihály Fátyol en Makó

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Fátyol devenis el muzikista cigana familio, kie li frue lernis violonadon. Ĝis la aĝo 18 li violonadis en orkestro de la patro, poste li iris al Szeged por muzikadi kaj ankaŭ lerni. Iom poste li estis ano de signifa ciganorkestro en Budapeŝto, eĉ baldaŭ li estis la orkestrestro. Li ricevis rolon en filmo, li estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio kaj la orkestro muzikadis ankaŭ en Belgio. Pro la 2-a mondmilito ili devis hejmenveni, li muzikadis en sia naskiĝurbo kaj en Szeged ĝis la pensiuliĝo en 1972. Li ricevis 4 premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Makó (1995)
  • statuo en Makó (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]