Mihály Lantos
Mihály Lantos | |||
---|---|---|---|
futbala defendulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1928 en Budapeŝto, Hungario | ||
Morto | 31-an de decembro 1989 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Mihály Lantos [mihAj lantoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lantos Mihály estis hungara futbalisto (defendisto), membro de la hungara orteamo, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Lendenmayer, lia edzino estis Gizella Farkas.
Mihály Lendenmayer[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1928 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de decembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Lantos en sia aĝo 12 li komencis futbali en futbala klubo. Inter 1947-1961 li apartenis al prestiĝa klubo MTK en Budapeŝto, dum li estis trifoje hungara ĉampiono. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1949–1956 resume 53-foje kun 5 goloj. En la Somera Olimpiko 1952 lia nacia teamo ricevis ormedalon, post jaro en Londono li venkis por la unua ne-brita nacia teamo, se temas pri venki Anglion hejme. En 1954 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li estis trejnisto inter 1965-1981 precipe enlande. Lia nepino estis futbalisto. Li ricevis 3 ŝtatajn premiojn inter 1949-1953.