Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij
Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij
Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de julio 1914(nun 1914-07-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Gerény
Morto la 19-an de januaro 1975
en  Hungario Uĵhorodo (Sovetunio)
Lingvoj ukrainaukrainahungaraĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungarioSovetunio
Familio
Infano Mihály Tomcsányi (pli juna)
Okupo
Okupo verkisto • prozisto • tradukisto
vdr

Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij [ivanoviĉ tomĉanjij], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj sen patra nomo, ankaŭ origina nomo Tomcsányi Mihály, ukrainie Михайло Іванович Томчаній estis hungaria-rusina-ukrainia poŝtisto, verkisto. Lia konata filo estis Mihály Tomcsányi (pli juna).

Iama domo de Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij kun memortabulo

Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij[1] naskiĝis la  16-an de julio 1914(nun 1914-07-16) en Gerény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Horjani en Ukrainio), li mortis la 19-an de januaro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij finis komercan akademion en sia naskiĝurbo en 1936 en Mukačevo, poste li soldatiĝis 2 jarojn en la ĉeĥa armeo. Post rehungariĝo de la areo pro la Unua Viena Arbitracio li estis poŝtisto en pluraj hungaraj urboj. Li revenis al Uĵhorodo (jam en Sovetunio) en 1945 kaj same estis poŝtisto. Ekde la 1950-aj jaroj li okupiĝis pri verkado, sed malofte ekde 1934 li jam kontribuis novelojn. Tomcsanyij neniam estis membro de la Komunista Partio, tio grave malhelpis lin de la meritita rekono dum Sovetunio. Dufoje lia kandidatiĝo ne estis akceptita pro la supre menciita kialo. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis premion en 1960.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Шовкова трава (Silkoherbo, 1950)
  • На кордоні (Sur la limo, 1962)
  • Жменяки (Familio Ĵmenak, romano, 1964, hungare 1972)
  • Брати (Fratoj, 1972)
  • Kálmán Mikszáth: Különös házasság (traduko al ukrainia lingvo: Дивний шлюб)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Uĵhorodo (vidu la foton!)
  • strato en Uĵhorodo estas nomita laŭ li

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]