Mikalojus Konstantinas Čiurlionis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (* la 22-an de septembro 1875 en Varėna; † la 10-an de aprilo 1911 en Pustelnik (Marki) proksime de Varsovio) estis litova komponisto kaj pentristo.

Vivo

Čiurlionis, kies patrino havis germanajn radikojn, estis filo de litova orgenisto Sekve frue li kontaktiĝis kun klasika muziko. Sian junaĝon kaj parton de la posta vivo li pasigis en la kuraca urbo Druskininkai en suda Litovio. Inter la jaroj 1889 kaj 1893 li edukiĝis en la orkestra lernejo de la pola nobelo Michał Ogiński en Plungė. La subteno de la nobelo permesis al li ekde 1894 studi muzikon en la Varsovia Muzika Instituto kun fokuso pri la fakoj piano kaj komponado. Dum 1899 li sukcese diplomiĝis. Anstataŭ poste akcepti oferton pri muzikista dungiĝo, Čiurlionis anstataŭe decidis, dum 1901 kaj 1902 perfektigi sian muzikan studon en la Konservatorio de Lepsiko ĉe Carl Reinecke kaj Salomon Jadassohn. Post 1902 li ekinteresiĝis pri pentrado kaj en Varsovio prenis pentrajn lecionojn. Krome li pli kaj pli okupiĝis pri filozofiaj temoj. Inter 1904 ĝis 1906 li estis disĉiplo de la Varsovia Skolo de Belaj Artoj. Poste Čiurlionis kaj kompone kaj pentre tre aktivis, kaj partoprenis en multaj artaj ekspozicioj. Dum 1907 kaj 1908 li loĝis en Vilno, poste en Sankt-Peterburgo. Tamen fine de sia vivo li pulme kaj psike malsaniĝis, traktiĝis en pluraj klinikoj, sed jam mortis en aĝo de 35 jaroj pro pneŭmonio. Postmorte li aparte en Litovio iĝis tre aprezata artisto: Kaj lia muziko kaj liaj pentraĵoj estis forte aprezataj, kaj oni ekkonsideris liajn verkojn inter la plej kernaj de la nacia kultura heredaĵo. Dum la jaro 1987 kreiĝis Čiurlionis-societo. La muzika sciencisto kaj politikisto Vytautas Landsbergis konsideriĝas plej elstara fakulo pri Čiurlionis. Post la ŝtata sendependiĝo de Litovio ankoraŭ plifortiĝis la statuso de Čiurlionis kiel nacia heroo. En 2013 la brita reĝisoro Robert Mullan per la kineja filmo Laiškai Sofijai ("leteroj al Sofija") bildigis la vivon kaj per scenoj en la litova, pola kaj rusa skizigis realisman bildon de la societo en Litovlingvio antaŭ la re-ekesto de litova ŝtato.

Čiurlionis kiel komponisto

La verkoj de Čiurlionis havas sian radikon en la fina fazo de la romantika epoko. Abundaj akordoj kaj entuziasmaj sonaj "pentraĵoj" jam karakterizas la unuajn verkojn. Ankaŭ la popola muziko de sia lando havis grandan signifon: li kolektis mulnombrajn tradiciajn kantojn, adaptis ilin por korusoj kaj enplektis erojn en la orkestrajn verkojn. Sed aliflanke Čiurlionis estis tre inventema kaj komencis mirigajn komponajn eksperimentojn. Liaj verkoj iĝis tre liberaj de ĝisnunaj muzikaj konvencioj, sen forlasi la komprenon pri tonaloj. Ankaŭ laŭ ritmoj li tre eksperimentis pri komplikaj ritmaroj. Kelkaj el la pli postaj verkoj aliflanke karakteriziĝas per forte polifoniaj strukturoj.

Interesa estas la influo de pentrado al la komponaĵoj. Multaj verkoj tute evidente provas per sonoj vivigi pentritajn pejzaĝojn. Kaj en multaj komponaĵoj kvazaŭ eblas "vidi" sonajn kolorojn. Čiurlionis estis la unua litova komponisto de internacia signifo, kaj en Litovio restas vaste konataj.

Čiurlionis kiel pentristo

Kiel pentristo Čiurlionis preferis pejzaĝojn, sed ankaŭ proksimis al la simbolismo. Multaj el liaj bildoj havas filozofian fonon. Aliflanke ankaŭ frapas la influo de klasika muziko al sia pentrado: ekzemple Čiurlionis kreis plurajn ciklojn da bildoj, kiujn li nomis "sonatoj" kaj al kies unuopaj bildoj li donis titolojn kiel „Allegro“, „Andante“ kaj simile. La unuopaj bildoj orientiĝis laŭ la muzika titolo, do "Andante" ekzemple estas bildo kun tendence trankvila atmosfero. Kelkaj pentraĵoj eĉ havas titolojn kiel "fugo". Tiu sintezo de muziko kaj pentrado en la historio de arto ĝis nun estas unika. Čiurlionis kreis proksimume 280 bildojn, el tio pli-malpli 200 estas oleaj pentraĵoj kaj 80 grafikaĵoj.

Komponaĵoj

  • orkestraj verkoj
    • „Miške“ (arbare), simfonia verko (1900/01)
    • „Jūra“ (la maro), simfonia verko (1903-07)
    • Kęstutis“, uverturo (skizoj, 1902)
  • voĉa muziko
    • Jūratė“, opero (skizoj, (1908/09)
    • „De profundis“, kantato por koruso kaj orgeno (1899)
    • pluraj ekleziaj verkoj por korusoj (1898-1902)
    • verkoj por korusoj kaj kantoj
    • proksimume 60 korusaj adaptoj de popolaj kantoj
  • muziko por kordaj instrumentoj
    • violinkvarteto en tonalo c minora (1901/02)
    • temo kaj variaĵoj por violinkvarteto en tonalo h minora (1898)
  • porpiana muziko
    • porpiana sonato en tonalo F maĵora (1898)
    • „Jūra“ (la maro), ciklo (1908)
    • cikloj de variaĵoj
    • 16 cikloj de preludoj
    • fugoj
    • entute proksimume 200 verkoj porpianaj
  • orgena muziko
    • preludoj
    • fugoj

Bildoj

  • "Entombiga Simfonio", 7 bildoj (1903)
  • "La kreo de la mondo" (Pasaulio sutverimas), 13 bildoj (1905/06)
  • "Printempa sonato" (Pavasario sonata) (1907)
  • "Suna sonato" (Saulės sonata) (1907)
  • "Serpenta sonato" (1908)
  • "Somera sonato" (Vasaros sonata) (1908)
  • "Mara sonato" (Jūros sonata) (1908)
  • "Piramida sonato" (Piramidžių sonata) (1908)
  • "Stela sonato" (Žvaigždžių sonata) (1908)
  • "Zodiakoj", 12 bildoj (1907-09)
  • "Abia fugo" (1907/08)
  • "Reĝo" (Rex) (1908/09)

La kreo de la mondo

Printempa sonato (1907)

Suna sonato (1907)

Somera sonato (1908)

Mara sonato (1908)

Piramida sonato (1908)

Stela sonato (1908)

Literaturo

  • Vytautas Landsbergis, "M. K. Čiurlionis. Time and Content". Vilno 1992 – Biografio anglalingva fare de la elstara fakulo pri Čiurlionis

Čiurlionis-muzeo

La Čiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė.

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj pri Čiurlionis (ĉi-tie en la angla), kun biografio, fotoj, muzikeroj kaj multaj bildoj

Partituroj

greke Senpagaj partituroj de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis en la International Music Score Library Project