Miklós Bándy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

BÁNDY Miklós [ba:ndi], plumnomo Nicolas Baudy (naskiĝis la 26-an de septembro 1904 en Marosvásárhely, mortis la 26-an de septembro 1971 en Parizo) estis hungara-franca verkisto, ĵurnalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bándy Miklós studis en Vieno kaj Berlino. Kiel ĵurnalisto li laboris inter 1922 kaj 1929 en Berlino kaj Parizo. En 1930 kiel ano de germana komunista partio li estis kunlaboranto de ĝvidanta partifunkciulo Willi Münzenberg. En 1934–36 li estis raportisto de Pester Lloyd de Budapeŝto kaj raportisto el Moskvo de francaj gazetoj, kunlaboranto de soveta revuo Izvestija. Sub influo de spektaklaj procesoj li eksrilatiĝis kun komunismo kaj li loksidiĝis en Parizo. Li partoprenis en la franca kontraŭstara movado. Li estis fondintano en 1949 kaj ĝis 1961 ĉefredaktoro de juda revuo Evidence. Li publikis hungarlingve en Irodalmi Újság tiam aperinta en Parizo..

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Le piano d'Arlequin (romano, Paris 1946);
  • Les moissons du desert. La première année d'Israel (samloke, 1949);
  • L'innocent cavalier (romano, samloke 1956);
  • Jeunesse d'octobre, Témoins et combattants de la Révolution Hongroise (red. samloke 1957);
  • Magyar versek, 1953–1956 (ant. red. samloke, 1959);
  • Les Crénaŭ de Weimar (r. samloke, 1961);
  • Les grandes questions juives (samloke, 1965);
  • Le Marxisme; Le centenaire du "Capital" (samloke, 1967);
  • Le Marxisme hier et aujourd'hui (samloke, 1974).

Fonto[redakti | redakti fonton]