Miklós Dede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Miklós DEDE [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Miklós Dede estis hungara instruisto, profesoro, fizikisto.

Miklós Dede [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1933 en Kaba. Li mortis la 24-an de decembro 1997 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Dede frekventis gimnazion en Karcag, poste li plulernis komence en Universitato de Miskolc, poste en Universitato Kossuth Lajos. Post la diplomo en 1959 li povis instrui nur en bazlernejo en Karcag, ĉar li pli frue partoprenis en Hungara revolucio de 1956. Baldaŭe li instruis en la gimnazio, krome li plulernis en Universitato Eötvös Loránd. Post la plia diplomo li laboris en la universitata instituto en Debrecen, samtempe li instruis en la universitato. En 1967 li doktoriĝis, en 1976 li docentiĝis, en la sekva jaro li kandidatiĝis. Li ricevis dufoje premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kisérleti fizika I. (1977) - lernolibro
  • Fizika II. (1987) - lernolibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.