Miklós Kun (psikiatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Kun (psikiatro)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1908 (1908-10-21)
en Szeged
Morto 1-an de aŭgusto 2005 (2005-08-01) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo psikiatro • universitata instruisto
vdr

Miklós Kun [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kun Miklós estis hungara psikiatro, altlerneja instruisto.

Miklós Kun (psikiatro)[1] naskiĝis la  21-an de oktobro 1908(nun 1908-10-21) en Szeged, li mortis la 1-an de aŭgusto 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Kun (psikiatro) devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en 1926 en Budapeŝto, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li studis medicinon en Prago (1926–1929) kaj Vieno (1930–1933), fine li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1933. Tiutempe li aliĝis al la komunistoj (tiam malpermesitaj). Post la diplomo li laboris en juda hospitalo en Budapeŝto, ekde 1937 en psikiatria laboratorio, poste en juda organizaĵo, fine li estis trudlaboristo. Dum la nazia erao (1944) li havis postenon en Internacia Ruĝa Kruco. Post la milito li havis plurajn postenojn, inter 1954-1957 li estis hospitalestro en Hévíz, poste ĝis la pensiuliĝo en 1980 li estis ĉefkuracisto en Budapeŝto. Li estis ankaŭ docento en altlernejo (1957–1966), poste titulara profesoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li kandidatiĝis en 1971 ĉe la Hungara Scienca Akademio.

Li havis edzinon. Li ricevis premiojn inter 1965-1970. Honore al li oni plantis 3 arbojn en Jerusalemo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyógypedagógiai kórtan (studenta lernolibro, 1957, 16-a eldono en 1986)
  • The Achilles-reflex (kunaŭtoro, 1964)
  • Az intelligencia mérése (kunredaktoro, 1970, 6-a eldono en 1996)
  • Kedves Hilda. Egy elmeorvos az elmebeteg huszadik században. Visszaemlékezések. (rememoroj, 2004).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.