Miklós Szent-Iványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Szent-Iványi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1918 (1918-12-13)
en Kremnica
Morto 26-an de majo 2004 (2004-05-26) (85-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Miklós Szent-Iványi [miklOŝ sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Iványi Miklós estis hungara bestokuracisto.

Miklós Szent-Iványi[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1918 en Körmöcbánya (en fino de regado de Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, poste jam Kremnica en Ĉeĥoslovakio), li mortis la 26-an de majo 2004.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Szent-Iványi maturiĝis en gimnazio en 1936 en Budapeŝto, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1940. Post la diplomo li laboris en firmao produktanta vakcinojn. En 1949 li doktoriĝis en la fakultato. Li partoprenis en establo de instituto pri vakcinoj en 1953, poste li estis ties gvidanto. En 1968 la firmao kaj la instituto estis unuigita, poste Szent-Iványi estis vicdirektoro ĝis la pensiuliĝo en 1977. Li ricevis kelkajn medalojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.