Miklós Ujvárosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Ujvárosi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1913 (1913-01-25)
en Hajdúnánás
Morto 15-an de aŭgusto 1981 (1981-08-15) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Miklós Ujvárosi [miklOŝ ujvAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujvárosi Miklós estis hungara botanikisto, profesoro.

Miklós Ujvárosi [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1913 en Hajdúnánás. Li mortis la 15-an de aŭgusto 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Ujvárosi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis en Universitato István Tisza en 1938. Post siaj studoj li instruis en la universitato kaj li estis ĉefo de la universitata botanika ĝardeno. En 1947 li atingis la instruan rangon lektoro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1959 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Tiutempe li havis postenon en instituto de Martonvásár, poste inter 1955 kaj 1980 li havis signifan postenon en botanika ĝardeno de Vácrátót, fine poste li pensiuliĝis. Krom tiuj laboroj li faris botanikajn esplorojn en plugkampoj, li estis signifa spertulo pri sarkaĵoj (herbaĉoj). Li ricevis premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fontosabb szántóföldi gyomnövényeink (1951)
  • A gyomnövényzet ökológiai viszonyai… (1971)
  • Gyomnövények (1973)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorkolono en Hajdúnánás (1988) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]