Miklós Vitéz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miklós Vitéz
Persona informo
Naskonomo Vitéz Miklós
Naskiĝo la  21-an de septembro 1888(nun 1888-09-21)
en Hungario Kecskemét (Hungario)
Morto la 23-an de januaro 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Q80909525
Okupo
Okupo ĵurnalistoscenaristoverkisto
Information icon.svg
vdr

Miklós VITÉZ [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vitéz Miklós estis hungara scenaristo, verkisto, ĵurnalisto.

Miklós Vitéz [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1888 en Kecskemét, li mortis la 23-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Vitéz frekventis kalvinanan kolegion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, Parizo, Berlino. Li iĝis jura doktoro. Ekde la fruaj 1910-aj jaroj li estis ĵurnalisto de gravaj gazetoj (ekzemple Népszava), dum la 1-a mondmilito soldato. Jam dum la studentaj jaroj li verkadis, lia unua dramo estis prezentita en 1914. En la teatra jaro 1919 li estis arta direktoro de Teatro Madách. Inter 1928 kaj 1931 li estis dramaturgo de Nova Teatro (Budapeŝto). Depost 1945 li laboris en eldonejo. Li edziĝis kvarfoje, lastfoje en 1955.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Az ellopott szerda (1933, kun Károly Nóti)
  • Sonĝoaŭto (1934, kun iu alia; post jardekoj ankaŭ furora teatraĵo)
  • Nehéz apának lenni (1938)

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Évforduló (tragedio, 1911)
  • Gyáva (1914)
  • Akiknek egy a sorsuk (1919; prezentita tutlande pli ol 1000-foje)
  • Budai Nagy Gergely (1925; komedio)

Aliaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kezek (1940; romaneto)
  • Megöltem egy embert (1930; tradukaĵo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.