Milda Jakubcová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milda Jakubcová
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1899 (1899-05-23)
en Rigo
Morto 14-an de oktobro 1979 (1979-10-14) (80-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥalatva
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioLatvio
Familio
Edz(in)o František Jakubec
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Milda JAKUBCOVÁ (naskiĝis la 23-an de majo 1899 en Riga - mortis la 14-an de oktobro 1979 en Brno) estis latva poetino, kiu vivis en Ĉeĥoslovakio.

Ŝia fraŭlina nomo estas Milda Jeva Vasermanis, laŭ la unua edzo Pirksts, laŭ dua edzo Jakubec (ekde 10/XII 1932), laŭprofesie oficistino, esperantistino ekde 1924, kunlaborantino de Ondo de Daŭgava. En Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1927 aperis informo, ke sekretariino de Riga Esperanto-Societo estis s-ino Milda Pirksts. Bedaŭrinde en kelkaj fontoj ŝia familia nomo aperas mise skribita - Pirsts. Ŝi estis Pirksts (en latva lingvo tio signifas - fingro).

Ŝi foriris al Ĉeĥoslovakio kaj edziniĝis al sia ĉeĥa korespondanto František Jakubec en la moravia urbo Brno (en decembro 1932). Post la dua mondmilito ŝi en la urbo kunfondis kaj estris la Esperanto-rondeton en la sindikata klubo de la fabriko První brněnská strojírna (Unua Brunna Maŝinfabriko).

Kune kun Elvira Lippe ŝi redaktis la poemaron de Janis Rainis „Latva popola poeto“ kaj la volumon Latva poezio. Milda Jakubcová multe tradukis el la latva literaturo. Ŝiaj originalaj versoj pri bestoj Estrado de animaloj, kolekto de cent fabloj, aperis en 1970 en Banská Bystrica, Ĉeĥoslovakio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elektitaj versaĵoj (1969)
  • Estrado de animaloj: kolekto de fabloj (1970)
  • Pacema epoko (Esperantisto Slovaka, 3/1964, p. 6)
  • Mikalanĝelo (Esperantisto Slovaka, 3/1964, p. 6)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Janis Rainis: Rompitaj pinarboj (en: Latva popola poeto, Moskvo, 1965, p. 13; en: Lauztás priedes, kun tradukoj al 43 lingvoj, la esperantlingva estas de M. Jakubcová, Riga 1967, p. 101; en: Nova Esperanta krestomatio, Rotterdam, 1991, p. 476)
  • Janis Rainis: La lasta juĝo (en: Latva popola poeto, Moskvo, 1965, p. 16)
  • M.Bärbale: Por manpremo da tero (en: Latva poezio, Riga, 1968, p. 12)
  • C. Dinere: Laboristino de alumetuzino (en: Latva poezio, Riga, 1968, p. 15)
  • V. Grenkovs: Haringo (en: Latva poezio, Riga, 1968, p. 16)
  • O. Gütmanis: Sur aeraj vojoj (en: Latva poezio, Riga, 1968, p. 39)
  • Ä. Elksne: Gravitacio (en: Latva poezio, Riga, 1968, p.
  • K. Aizpurs: Poeto (en: Latva poezio, Riga, 1968, p. 68)
  • J. Akkuraters: Fianĉo (Esperantisto Slovaka, 5/1951, p. 70-72)
  • Muŝo kaj araneo (el la slovaka; Esperantisto Slovaka, 2/1970, p. 38)
  • Latvaj popolkantoj (Esperantisto Slovaka, 6-8/1951, p. 94-5)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • La unua tutslovaka Esperanto-kongreso (Esperantisto Slovaka, 13/1947, p. 72)
  • Esperantistaj kluboj kaj kunvenoj (Esperantisto Slovaka, 17-18/1947, p. 129)
  • Pasko en Sukcenlando - Kutimoj en Latvio (Esperantisto Slovaka, 2-3/1948, p. 32)
  • Nia respondo al la artikolo de „Occidental de Praha“ N-o 6 de la 15a de okt. 47 (Esperantisto Slovaka, 1/1948, p. 9)
  • Festotagoj de Jano - Kutimoj en Latvio (Esperantisto Slovaka, 5-6/1948, p. 83)
  • Kara vizito - saluto al dana karavano (Esperantisto Slovaka, 7-8/1948, p. 115)
  • THkPM - Nur por slovakoj! (Esperantisto Slovaka, 9/1948, p.139)
  • Ŝtelisto (Esperantisto Slovaka, 2-3/1949, p. 32)
  • Via Mario (Esperantisto Slovaka, 10/1951, p. 146-147)
  • Ĉu homo ĝi aŭ li? (Esperantisto Slovaka, 10/1951, p. K 2)
  • Kelkaj vortoj pri kursgvidantoj (Esperantisto Slovaka, 7-8/1948, p. 117-118)
  • Martin kaj ĝia muzeo (Esperantisto Slovaka, 2/1951, p. 20)

Omaĝoj al Milda Jakubcová[redakti | redakti fonton]

  • F. S. Almada: Paco - Al s-ino M. Jakubcová (Esperantisto Slovaka, 7-8/1948, p. 121)
  • Al s-anino Milda Jakubcová (Okaze de la 25-a datreveno de ŝia esperantisteco) (Esperantisto Slovaka, 4-5/1949, p. 56)
  • Ján Lamačka: Milda Jakubcová (23.5.1899-14.10.1979) (Esperantisto Slovaka, 1/1980, p. 3)
  • Ni funebras (Esperantisto Slovaka, 9-10/1979, p. 72)

Fontoj[redakti | redakti fonton]