Milgrajna maso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Milgrajna pezo)

Milgrajna maso estas agrikultura nocio, signifanta la mason de mil grajnoj, semeroj en gramoj. La milgrajna maso gravas por la semada antaŭkalkulo.

Oni ekzamenas la milgrajnan mason el pura materialo, ripetinte la ekzamenon. Laŭ la rapida metodo, oni pezas 4x500 semerojn kaj sumas la opan mason kaj kalkulas averaĝan mason (ĉikaze dividante per 4).

Oni same mezuras la mason de mil granuloj (draĝeoj, piloligitaj grajnoj por pli bone semi la etan grajnojn)

1.000 grajnoj pezas:

Tabako: 0,1 g
trifolio: 1–2 g
herbo: 2–5 g
kolzo: 2–7 g
sekalo: 28–36 g
aveno: 30–40 g
rizo: 15–45 g
hordeo: 35–50 g
tritikalo: 40–50 g
tritiko: 40–55 g
maizo: 200–450 g
pizo: 150–500 g
fazeolo: 150–550 g


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.