Mineralnavn
Aspekto
| Mineralnavn | |
|---|---|
| skribita verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Tom Arbo Høeg |
| Lingvoj | |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1988 |
| Loko | Oslo |
| Eldoninto | Universitetsbiblioteket i Oslo |
| Trajtoj | |
| Paĝoj | 264 |
| ISBN | 82 7000-142-2 |
Mineralnavn estas libro, konstituanta trilingvan vortaron, kun listo de mineraloj kompilitaj de Tom Arbo Høeg. Por ĉiu mineralo estas indikita : (1) la norvega nomo; (2) la Esperanta nomo; (3) la angla nomo; (4) la laŭelementa konsisto; (5) la kemia formulo de la mineralo; (6) la Dekuma klasifiko laŭ Dewey de la mineralo. La listo de la mineraloj estas alfabete klasifikita surbaze de la tri uzitaj lingvoj.
Dekum-klasifike oni diferencigis jenajn kategoriojn :
- 549.2 : Nature ekzistantaj krudaj materialoj;
- 549.3 : Sulfidoj;
- 549.4 : Halidoj;
- 549.5 : Oksidoj;
- 549.6 : Silikatoj;
- 549.7 : Aliaj mineraloj (ekzemple boratoj, fosfatoj, karbonatoj, kromiatoj, nitratoj, sulfatoj).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Fakverko:Mineralogio
- Fakverko:Lingvistiko, terminologio
- Kemia kaj Scienc-teknika Vortaro
- Listo de mineraloj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
