Mira Feticu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mira Feticu
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1973 (1973-12-10) (50-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Mira FETICU (naskiĝis la 10-an de decembro 1973 en Breaza) estas rumania-nederlanda verkisto, poeto. Aldone al sia literatura laboro, Feticu estis aktiva kiel prezentisto, intervjuisto, radioproduktanto kaj publicisto.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Feticu studis rumanan kaj francan literaturojn ĉe la universitato de Bukareŝto. Ekde 1993 ŝi debutas kun poezio, poste sekvis kolekto de mallongaj raktontoj kaj romano. En 2006 ŝi transloĝiĝis kun ŝia nederlanda edzo al Nederlando kaj decidas verki ankoraŭ sole en la nederlanda. En 2012 aperis ŝia unua romano en la nederlanda. En 2010, Feticu akiris doktorecon en literaturo kun disertaĵo pri la rumana poeto Gabriela Negreanu.

Ŝi regule prizorgas rubrikon en De Groene Amsterdammer, Trouw, De Standaard kaj Den Haag Centraal. En la biblioteksektoro, ŝi ankaŭ respondecis dum dek jaroj kiel produktanto por Literature Late Night, ĉiumonata intervjuspektaklo en Hago (Den Haag), aranĝita fare de Abdelkader Benali kaj Jeroen Vullings. Krome, ekde la fino de siaj universitataj studoj en Bukareŝto, ŝi faras literaturajn esplorojn por la Rumana Akademio de Sciencoj kaj estas parto de la redakcia kolektivo de la Ĝenerala Vortaro de Rumana Literaturo (6 volumoj).

Verkado en la nederlanda[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008, Feticu verkas en la nederlanda. Feticu lernis la nederlandan ĉar ŝi enamiĝis al nederlanda viro. La lukto kun la nova lingvo kondukis al la romano Lief kind van mij (Ĉarma infano mia) komence de 2012, per kiu ŝi ankaŭ definitive konkeris lokon en la nederlanda literaturo. De ziekte van Kortjakje (La malsano de Kortjakje) sekvis jaron poste. Por ŝia tria nederlanda romano Tascha. De roof uit de Kunsthal ( Taŝa. La rabo de la Arthalo) ŝi ricevas laborsubvencion de la Nederlanda Fonduso por Literaturo. La romano Al mijn vaders (Ĉiuj miaj patroj) eldonita en 2019 estis bone akceptita. Temas pri la persona rakonto de kaj pri migranta virino, kiu spertis misuzon, sed kiu havas grandan fidon al la resaniga potenco de klasika eŭropa literaturo, en la kunteksto de la hodiaŭa dividita Eŭropo. Kune kun aktoro Hans Dagelet ŝi adaptis Ĉiuj miaj patroj en teatran prezentadon, kiun ŝi mem prezentas.

Ŝia romano Tascha (2015) traktas la ŝtelon de sep artaĵoj de la Kunsthal en Roterdamo . Dum la krimproceso, la suspektatoj deklaris en tribunalo ke la pentraĵoj estis detruitaj. Tamen, la 18-an de novembro 2018, iĝis konata ke la verkisto eble trovis unu el la sep, la verkon de Pablo Picasso, Tête d'Arlequin, kaj transdonis ĝin al la nederlanda ambasado en Bukareŝto. Post anonima konsileto, ŝi kaj Frank Westerman ekesploris kaj trovis la Picasso'n en arbaro. Tiamaniere ŝi mem fariĝis parto de sia romano Tascha (2015), kiu priskribas la ŝtelon. [1] [2] La aŭtentikeco de la Picasso tuj estis pridubita de eksperto. [3] Ne longe post, estis sciigite ke Feticu kaj Westerman iĝis viktimo de riskagaĵo de la belga teatra grupo Berlino. Tiu Picasso estis falsaĵo, [4] kvankam postaj amaskomunikilraportoj indikas ke la reala Picasso eble ne estis bruligita post ĉio kaj daŭre estas en krimaj manoj. Feticu tiam skribis la reverson de Picasso pri la vojaĝo tra ŝia hejmlando. La serĉo de perdita artverko, kiu estas samtempe reflekto pri beleco kaj malvero, arto kaj realo.

Amdeklaro al lingvo[redakti | redakti fonton]

En 2021 estis publikigita Liefdesverklaring aan de Nederlandse taal (Amdeklaro al la nederlanda lingvo), aŭtobiografia rakonto pri elmigrado, la malkovro de nova lando kaj lingvo en kiu ŝi analizas kiel ŝi rilatas al tiu por ŝi nova lingvo kaj pri kiel enkonduko de nova lingvo en sia vivo radikale ŝanĝis ies konscion pri la mondo. Ĝi konsistas el kolekto de 43 mallongaj eseoj pri kulturrilataj lingvaj sciindaĵoj[5] kiel ekzemple la diferenco inter la rumana kaj la nederlanda en kiu Feticu propagandas sintenon al lingvo kiel kulturo, ujo de memoroj[6]. La romano temas ne sole pri la amo por la nederlanda lingvo, sed ankaŭ pri la amo kaj fascino por la lingvo ĝenerale. La mallongaj eseoj havas nomojn kiel 'lingvo kaj libereco', 'lingvo kiel armilo', 'lingvo kaj senpoveco', 'lingvo kaj nacia karaktero'. La libro incitas al amo de sia lingvo. Ŝi konsideras lingvon kiel bazo de identeco kaj malkovris ke ŝanĝo de lingvo povis tute ŝanĝi sian identecon[7]. Valora konsilo por ĉiu, kiu volas regi novan lingvon, estas ŝia konsilo legi librojn en la nova lingvo, kiuj traktas vian propran intereskampon. Ankaŭ ŝia konsilo lerni la lingvon de la lando en kiu vi ekloĝas ege gravas por ne esti socie ekskludata.

"La lingvo de la loko, kie vi loĝas, liberigas vin. Ĉu la romaoj estis liberigitaj ĉar ili parolis la rumanan? Formulite alimaniere. Ĉu ili sentis sin liberaj parolante la rumanan?"

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • (ro) Academia Română: Dicționarul General al Literaturii Române. Bukareŝto, Editura Univers Enciclopedic, 2004-2009. (ISBN 973-637-070-4)
  • (ro) Alex Ștefǎnescu: Istoria literaturii române contemporane 1941-2000 . [Historio de Nuntempa Rumana Literaturo 1941-2000] (Red. Mașina de scris, Bukareŝto, 2005)
  • (ro) Dan C. Mihǎilescu: Literatura românǎ în postceaușism . [Rumana Literaturo en la epoko post-Ceaușescu] II. Prozo. Prezentul ca dezumanizare (Red. Polirom, Iași, 2006)
  • (nl) Jan Willem Bos (red. ): Moderne Roemeense verhalen (Modernaj Rumanaj Rakontoj), eldonejo Atlas, Amsterdamo/Antverpeno, 2008).
  • (nl) Mira Feticu: Lief kind van mij. Breda, De Geus, 2012. (ISBN 978-90-445-1982-2)
  • (nl) Mira Feticu: De ziekte van Kortjakje. Lust, liefde en eenzaamheid (La masano de Kortjakje. Volupto, amo kaj soleco), romano. Breda, De Geus, 2013. (ISBN 978-90-445-2397-3)
  • (nl) Mira Feticu: Tascha. De roof uit de Kunsthal, romano. Amsterdamo, Eldonejo Jurgen Maas, 2015. (ISBN 978-94-91921-13-1)
  • (nl) Mira Feticu: Al mijn vaders. romano. Amsterdamo, Eldonejo Jurgen Maas, 2019. (ISBN 978-94-91921-52-0)
  • (nl) Mira Feticu: Picasso's keerzijde. De zoektocht naar een verloren kunstwerk. Amsterdamo, Eldonejo Querido Fosfor, 2019. (ISBN 978-90-214-1754-7)
  • (nl) Mira Feticu: Liefdesverklaring aan de Nederlandse taal. (Deklaro de amo al la nederlanda lingvo). Breda, eld. De Geus, 2021. (ISBN 9789044543681)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mogelijk gestolen Picasso uit Kunsthal teruggevonden in Roemenië, NRC Handelsblad, la 17-an de novembro 2018
  2. Tascha. De roof uit de Kunsthal mirafeticu.nl
  3. 'Oud-curator twijfelt aan echtheid tekening Picasso', De Telegraaf, 18 november 2018
  4. Vondst van gestolen Picasso blijkt toch stunt te zijn, NRC Handelsblad, 18 november 2018
  5. (nl) Anne Tilmont, Mira: een liefdesverhaal dat draait rond taal, Horzontaal, p. 24, n-ro 320, marto-aprilo 2023.
  6. (nl) Marc van Oostendorp, Liefdeslessen over het Nederlands, nederlandistiek.nl, la 29-an de junio 2021.
  7. (nl) Martijn Nicolaas, Mira Feticu – Liefdesverklaring aan de Nederlandse taal, recenzo, Tzum, la 10-an de fevbruaro 2023